Imre Timkó (episkopo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imre Timkó
dioceza episkopo
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aŭgusto 1920 (1920-08-13)
en Budapeŝto
Morto 30-an de marto 1988 (1988-03-30) (67-jaraĝa)
en Nyíregyháza
Tombo Baziliko de Máriapócs vd
Religio katolika eklezio vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Imre Timkó, laŭ hungarlingve kutima nomordo Timkó Imre estis hungara pastro, grekokatolika episkopo, profesoro, kanoniko.

Imre Timkó [1] naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1920 en Budapeŝto. Li mortis la 30-an de marto 1988 en Nyíregyháza.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Timkó frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li aliĝis al la benediktanoj en 1938. Li lernis teologion en Romo kaj Budapeŝto. Li pastriĝis en 1945, poste li estis universitata pastro en Budapeŝto. En 1948 li doktoriĝis, poste li estis lektoro, inter 1952 kaj 1957 privata profesoro, inter 1959–1975 katedrestro en la jam apartigita Teologia Akademio. En 1966 li estis nomumita kanoniko, en 1975 episkopo. Lia episkopa slogano estis Katholiké – Oikumené.

Ekde 1955 ĝismorte li estis denuncisto laŭ pseŭdonimo Kiss János. Li estis entombigita en kripto de Baziliko de Máriapócs.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Mária mennybevitele a keleti kereszténységben (1952)
  • Unierte Ostchristen in Ungarn (1969)
  • A honfoglaló magyarok és a bizánci kereszténység (IX-X. század) (1970)
  • Keleti kereszténység, keleti egyházak (1971) - libro
  • A Hajdúdorogi Bizánci Katolikus Egyházmegye jubileumi emlékkönyve (1912-1987) (1987)

Fontoj[redakti | redakti fonton]