Baptisma preĝejo (Nyíregyháza)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baptisma preĝejo de
Nyíregyháza
Baptisma preĝejo en Nyíregyháza
Baptisma preĝejo en Nyíregyháza
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Nyíregyháza
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito baptismo
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La Baptisma preĝejo estas sakrala konstruaĵo en Hungario, en Nyíregyháza.

Historio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo estis konstruita antaŭ 60 jaroj (neniu fonto mencias konkrete la konstrujaron). En 2008 ĝi plene estis renovigita interne kaj ekstere.

La membroj helpas al mizeruloj, handikapoj, rifuĝintoj depost establo de fondaĵo en 1996.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La teretaĝa konstruaĵo laŭ la trotuaro kontaktiĝas maldekstre kun alia domo, sed dekstre la preĝeja korto etendiĝas. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias tra porĉo. Apud la enirejo flanke po unu altaj kaj mallarĝaj fenestroj estas videblaj. Super la enirejo granda kruco reliefas, kiel ornamaĵo, krome ĝi donas preĝejan aspekton.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.