István Bársony (inĝeniero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Bársony
Persona informo
Naskiĝo 19-an de julio 1948 (1948-07-19) (75-jaraĝa)
en Nyíregyháza
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika Universitato Ilmenau
Familio
Infano Q124595940
Okupo
Okupo fizikisto • elektrika inĝeniero • komputosciencisto
vdr

István BÁRSONY [iŝtvAn bArŝonj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bársony István estas hungara fizikisto, profesoro, inĝeniero, membro (korespondanta (2010), ordinara (2016)) de Hungara Scienca Akademio.

István Bársony [1] naskiĝis la 19-an de julio 1948 en Nyíregyháza.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Bársony akiris elektroinĝenieran diplomon en Orienta Germanio en Teknika Universitato Ilmenau en 1971. Post siaj studoj li laboris en esplora instituto en Budapeŝto ĝis 1982, poste ĝis 1993 en elektronika entrepreno. En 1978 li doktoriĝis en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto, li kandidatiĝis en 1988. Inter 1983-1986 li esploris en Japanio, inter 1988-1993 en Nederlando, inter ambaŭ eksterlandaj esploroj (kaj poste) li laboris en akademia esplora instituto en Budapeŝto. Inter 1993-1999 li instruis en altlernejo de Debrecen. En 2001 li doktoriĝis (DSc) antaŭ la Hungara Scienca Akademio, post 3 jaroj li estis nomumita institutestro. En 2002 li estis nomumita privata profesoro en la menciita Teknika Universitato, sed en la sekva jaro li ricevis la samon en Universitato de Panonio. Li ricevis japanan premion en 1990, poste 3 hungarajn premiojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Porous silicon bulk micromachining for thermally isolated membrane formation (1997) - kun aliaj
  • Ellipsometry of silica nanoparticulate Langmuir-Blodgett films for the verification of the validity of effective medium approximations (2006) - kun aliaj
  • Reliable aluminum contact formation by electrostatic bonding (2015) - kun aliaj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.