Universitato de Panonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Universitato de Panonio estas universitato en Veszprém (urbo), kie lernas preskaŭ dek mil studentoj. La mallongigo hungare estas PE. Ĝi havas 5 fakultatojn, kiuj funkcias krom Veszprém en aliaj 3 urboj: Keszthely, Pápa kaj Nagykanizsa, fine la universitato havas altajn edukadojn en Pápa, Székesfehérvár, Ajka, Szombathely, Zalaegerszeg, Budapeŝto.

Blazono de la universitato

Historio[redakti | redakti fonton]

Historio de la universitato komenciĝis neoficiale jam en la 13-a jarcento. Tie funkciis altlernejo, kie oni instruis teologion, juron kaj artojn. Tie lernis ekzemple la diplomatoj. En 1276 ĝi estis detruita kaj ĝis la socialismo okazis paŭzo. En 1949 oni fondis veran universitaton, tiam fakultato venis el Budapeŝto kaj lernis 107 studentoj helpe de 16 pedagogoj. La vera memstariĝo okazis en 1951. Ĝi daŭre pligrandiĝis. La hodiaŭa nomformo estas uzata ekde 2006, pli frue ĝi estis Universitato de Veszprém.

Inter 1991-1994 provizore en la universitato funkciis ankaŭ Teologia Altlernejo (Veszprém).

La unua domego de la universitato
La dua domego de la universitato

Georgikon[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Georgikon.

Aparte menciindas fakultato nomata Georgikon en Keszthely, kiu estis la unua agrara altlernejo de Eŭropo. Ĝi estis fondita en 1797 fare de György Festetics (agronomo). Elstaraj pedagogoj estis Sámuel Tessedik (pastoro, 1742–1820), Ferenc Pethe, János Nagyváthy. Georgikon funkciis longe kiel akademio, foje altlernejo, eĉ universitato. Ĝi estas apartenaĵo de Universitato de Panonio ekde 2000.

Rektoroj de la universitato[redakti | redakti fonton]

Studentoj de la universitato (elekto)[redakti | redakti fonton]

Studentoj, poste profesoroj de la universitato (elekto)[redakti | redakti fonton]

Profesoroj de la universitato (elekto)[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Profesoroj de Universitato de Panonio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Domo de la universitato en la historia kvartalo en Veszprém
Lernoĉambro nomata pri Károly Polinszky