László Papócsi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

László Papócsi [lAslO papOĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Papócsi László estas hungara bestkuracisto, profesoro.

László Papócsi [1] naskiĝis la 20-an de decembro 1939 en Balassagyarmat kaj mortis la 18-an de decembro 2015.[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Papócsi frekventis bestokuracistan mezlernejon en Budapeŝto, poste li laboris 2 jarojn en sia naskiĝurbo en bestofekundiga stacio. Li akiris diplomon en Veterinara Universitato de Budapeŝto en 1964. Post la diplomo li eklaboris en ŝtata bieno de Bábolna, kie paŝo post paŝo li havis pli gravajn postenojn. En 1974 li aliĝis al Hungara Socialista Laborista Partio, post 2 jaroj li ricevis diplometon en Marksisma-Leninisma Universitato. En 1980 li iĝis docento. En 1982 li akiris PhD, poste li estis subministro en ministerio pri agrikulturo. Inter 1990 kaj 1997 li estis gvidanto de bieno en Bábolna. En 1990 li iĝis universitata profesoro en Universitato de Panonio en fakultato en Mosonmagyaróvár. Ekde 2005 li instruas en Universitato Reĝo Sankta Stefano, en ties veterinara fakultato.

Li havas edzinon, kiu naskis 3 gefilojn. Li ricevis 6 premiojn aŭ medalojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Elhunyt Dr. Papócsi László. Arkivita el la originalo je 2015-12-22. Alirita 2015-12-18.