Péter Halmai

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Péter Halmai, laŭ hungarlingve kutima nomordo Halmai Péter estas hungara ekonomikisto, juristo, profesoro, membro (korespondanta (2016), ordinara (2022)) de Hungara Scienca Akademio.

Péter Halmai [1] naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1953 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Péter Halmai doktoriĝis en la universitato en 1977, poste li instruis en Scienca Akademio Loránd Eötvös ĝis 1988. Tiutempe li esploris aŭ instruis en Stokholmo en 1985, en Stuttgart en la lernojaro 1991, en Gotingeno en 1995 kaj 1999. En 1984 li kandidatiĝis (CSc), en 1998 li doktoriĝis (DSc) antaŭ Hungara Scienca Akademio. Li ekhavis postenon en Tutlanda Planada Oficejo en 1990, sed li ankaŭ iĝis profesoro kaj institutestro en Universitato Reĝo Sankta Stefano ĝis 2011. En 1992 li estis nomumita universitata profesoro. Ekde 2008 li estas katedrestro kaj institutestro en Universitato de Panonio, ekde 2015 li estas katedrestro en Nacia Universitato pri Publikaj Servoj. Li ricevis premiojn inter 1977-2015. Li okupiĝas pri la internacis komerco, pri la internacia kaj agrikultura ekonomioj, precipe pri eŭropa kompara ekonomio.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]