József Steinbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Steinbach
József Steinbach
József Steinbach
Persona informo
Naskiĝo 21-an de junio 1964 (1964-06-21) (59-jaraĝa)
en Veszprém
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kalvinana pastro • instruisto
vdr

József Steinbach [jOĵef stejnbaĥ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Steinbach József estis hungara kalvinana pastro, episkopo, altlerneja instruisto.

József Steinbach[1] naskiĝis la 21-an de junio 1964 en Veszprém (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Steinbach maturiĝis en ĝardenista mezlernejo en Balatonfüred en 1982, poste li laboris 2 jarojn, pli poste li estis soldato. Li komencis lerni teologion en Marcali, poste en Budapeŝto, kie li akiris diplomon en Kalvinana Teologia Akademio en 1991. Post siaj studoj li estis pastro de Balatonalmádi, ankaŭ Balatonfűzfő. Ekde 1999 li instruas en la teologia akademio de Pápa. Intertempe en 1999 li akiris plian diplomon en Budapeŝto, poste ankaŭ en 2008 en Universitato de Panonio. Ekde la 1990-aj jaroj li havis ankaŭ malgrandajn ekleziajn postenojn, en 2002 li estis eklezia notario, en 2006 ĉefnotario. Li estis nomumita episkopo de Transdanubio en 2009. Li doktoriĝis en 2012 en Kalvinana Universitato Gáspár Károli. Li ricevis premiojn en 2014 kaj 2018. Li havas edzinon ekde 1990, filinoj naskiĝis en 1992 kaj 1994.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A Gyakorlati Teológiai Szekció harminc éves kutatásának eredményei, A Magyar Református Homiletika eredményei és problémái 1972-2002 között (2003)
  • Gondoljuk meg az Úr kegyelmes tetteit, Szolgálat a Balaton partján, Igehirdetések, meditációk, tanulmányok és fordítások (2007)
  • Halomra hasítva, Képmeditációk igeszerűen (2018)

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-12-04. Alirita 2020-03-11.