Ernő Pungor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernő Pungor
Persona informo
Naskiĝo 30-an de oktobro 1923 (1923-10-30)
en Vasszécseny
Morto 13-an de junio 2007 (2007-06-13) (83-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Nagy Lajos High School
Familio
Infano Katalin Pungor
Okupo
Okupo kemia inĝeniero • universitata instruisto • kemiistopolitikisto
vdr

Ernő Pungor, laŭ hungarlingve kutima nomordo Pungor Ernő estis hungara kemiisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1976).

Ernő Pungor [1] naskiĝis la 23-an de oktobro 1923 en Vasszécseny. Li mortis la 14-an de junio 2007 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ernő Pungor frekventis universitaton en Budapeŝto, kiun li devis interrompi pri militservo, tial li ricevis diplomon nur en 1948. Li eklaboris en Universitato de Budapeŝto kiel instruanta helpanto de Elemér Schulek. Li doktoriĝis en 1949. Baldaŭe li atingis altajn profesorajn rangojn. En 1962 li estis nomita katedrestro en universitato de Veszprém, inter 1968-1970 li estis vicrektoro. En 1972 li estis nomita katedrestro kaj dekano en teknikuniversitato en Budapeŝto. Inter 1990-1994 li estis ministro. Li pensiuliĝis en 1994, sed en la sama jaro li iĝis titulara subministro. Li okupiĝis dum la aktivaj jaroj ekzemple pri la analitika kemio. Post la emeritiĝo li laboris en fondaĵo. Li ricevis premiojn kaj medalojn inter 1964-1999.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.