János Liszi
János Liszi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de aprilo 1940 |
Morto | 31-an de decembro 2008 (68-jara) |
Profesio | |
Profesio | kemiisto |
János Liszi [jAnoŝ lisi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Liszi János estis hungara kemiisto, profesoro.
János Liszi [1] naskiĝis la 30-an de aprilo 1940 en Kispest. Li mortis la 31-an de decembro 2008 en Veszprém (urbo).
Biografio[redakti | redakti fonton]
János Liszi frekventis mezlernejon en Budapeŝto, poste li akiris kemian diplomon en Kemia Universitato de Veszprém en 1963. Post la diplomo li restis samloke por instrui, en 1964 li estis asistanto, en 1968 lektoro, en 1975 docento, en 1981 universitata profesoro. En 1965 li doktoriĝis en la universitato, en 1975 li kandidatiĝis (CSc), li doktoriĝis (DSc) en 1979 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Inter 1990 kaj 2005 li estis katedrestro, inter 1986-1989 vicrektoro, inter 1989-1995 rektoro. Li strebis tre multe por la pli alta universitata edukado, li fondis novajn fakultatojn. Li ricevis premiojn inter 1984-2008.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- Vegyészmérnöki számítások termodinamikai alapjai (1975) – 7 ĉapitroj
- Semi-Macroscopic Models of Ionic Solvation: in the Chemical Physics of Solvation Part A (1985)
- Fizikai Kémia (1991, 1993) - libro [2]
- A kémiai információszerzés alapjai 2001