Kálmán Rajkai

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kálmán Rajkai, laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj pli komplete) Rajkai Kálmán László estas hungara biologo, profesoro, membro (korespondanta (2016), ordinara (2022)) de Hungara Scienca Akademio.

Kálmán Rajkai [1] naskiĝis la 2-an de aprilo 1951 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kálmán Rajkai frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1974. Post siaj studoj li eklaboris en agrikultura instituto. En 1985 li akiris sciencajn gradojn PhD (kandidatiĝo), en 2004 DSc (doktoriĝo) antaŭ Hungara Scienca Akademio. Li estis nomumita privata profesoro en Universitato de Debrecen, sed li instruas ankaŭ en Universitato Reĝo Sankta Stefano kaj Universitato de Panonio. Li okupiĝas precipe pri rilatoj inter grundo kaj akvo. Li estas ĉefredaktoro de agrara revuo Agrokémia és Talajtan. Li ricevis 3 premiojn inter 1978-1991.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Magyarország kistájainak katasztere (1990, 2010)
  • Estimating the water retention curve from soil properties: comparison of linear, nonlinear and concomitant variable methods (2004)
  • Vadregényes erdőtáj a Börzsöny (2014)
  • A víz mennyisége, eloszlása és áramlása a talajban [2]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.