András Kubacska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

András Kubacska [andrAŝ kubaĉka], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Kubacska András estis hungara instruisto.

András Kubacska [1] naskiĝis la 23-an de decembro 1871 en Nyíregyháza. Li mortis la 15-an de oktobro 1942 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

András Kubacska akiris pedagogian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Post siaj studoj inter 1896 kaj 1903 li restis plu samloke por instrui. Ekde 1903 ĝis la emeritiĝo en 1936 li instruis botanikon en luterana gimnazio en Budapeŝto. Li ofte verkis popularajn artikolojn pri la botaniko.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A Xanthium tövise (1902)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.