Antal Salamon

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Antal Salamon [ŝalamon], laŭ hungarlingve kutima nomordo Salamon Antal estas hungara kuracisto, traŭmatologo, kirurgo.

Antal Salamon [1] naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1928 en Nyíregyháza.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Antal Salamon akiris kuracistan diplomon en Universitato de Pécs en 1953, sed li poste akiris pliajn medicinajn fakdiplomojn en 1957, 1960, 1967 kaj 1992. Inter 1948 kaj 1954 li laboris en universitata anatomia instituto, poste en kliniko en Pécs ĝis 1975. En 1967 li kandidatiĝis, en 1970 li iĝis docento, en 1980 li doktoriĝis. En 1980 li estis nomumita titulara profesoro en la supre menciita universitato. Inter 1975 kaj 1995 li estis ĉefkuracisto en hospitalo de Szombathely. En 1995 li emeritiĝis, sed dum la aktiva vivo li studvojaĝis aŭ prelegis en Okcidenta Germanio, Orienta Germanio, Aŭstrio, Usono. Li ricevis premiojn aŭ memormedalojn inter 1984-2006. Li edziĝis, baldaŭe li havis 2 filinojn.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Untersuchung der sekretorischen Innervation der Magenschleimhaut mittels Kernveriationsstatistik (1955)
  • Experimenteller Sehnenersatz mit gestrickten Polyestertransplantat (1965)
  • Experimental repair of tendons with cutis grafts; light and polarization microscopic study (1976)
  • Ultrastrukturális elváltozások Dupuytren-kóros aponeurosisokban (1987)
  • A Dupuytren betegség etiopatogenezise (1996)
  • A celluláris immunválasz vizsgálata a Dupuytren-betegségben (2005)
  • A csípőtáji csonttörést szenvedett betegek D-vitamin-ellátottsága (2014)

Fontoj[redakti | redakti fonton]