Forni Avoltri
For Davôtri / Forni Avoltri | |
Dosiero:Forni Avoltri-Stemma.png | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Friulo-Venecio Julia |
Provinco | UD Udine |
Geografia situo | 46° 35′ N, 12° 47′ O (mapo)46.58333333333312.783333333333Koordinatoj: 46° 35′ N, 12° 47′ O (mapo) |
Alto super marnivelo | 888 m |
Areo | 80,7 km² |
Loĝantaro | 562 (2018) |
Loĝdenso | 7 loĝantoj/km² |
Subdividaĵoj | Plans di Luce, Frassenêt, Sighiet, Culine Piçule, Culine (2005) |
Najbaraj komunumoj | Lesachtal (AT-2), Paluce, Prât, Rigulât, Sa Stefi (BL), Plodn / Sappada (BL) |
Patrono | Sankta Laŭrenco |
Festa tago | 10-a de aŭgusto |
Nomo de loĝantoj | (itale) fornetti, avoltrini |
Poŝtkodo | 33020 |
Imposta kodo | D718 |
Kodo laŭ ISTAT | 030040 |
Telefona prefikso | 0433 |
Retpaĝo | http://www.comune.forni-avoltri.ud.it/ |
For Davôtri (For Davuatri en la loka varianto; Forni Avoltri laŭ la itala traduko de la loknomo) estas itala municipo en la provinco Udine, kiu situas en la regiono Friulo-Venecio Julia, en la plej norda parto de la historia geografia regiono Karnio (Cjargne / Carnia) kie ankaŭ troviĝas la lago Bordàlie, unu el la plej belaj lagoj en tiu regiono.
For Davôtri situas je 130 km nordokcidente de Triesto kaj 70 km nordokcidente de Udine, ĉe la limo kun Aŭstrio. En 2010 la urbo havis 657 loĝantojn kaj areon de 80,7 km².
La municipo For Davôtri enhavas jenajn frazioni (subsekcioj, plejparte vilaĝoj kaj vilaĝetoj) Plans di Luce (itale: Piane di Luzza), Frassenêt, Sighiet, Culine Piçule kaj Culine.
For Davôtri limas kun la sekvaj komunumoj: Lesachtal (Aŭstrio), Paluce, Prât, Rigulât, Sa Stefi kaj Plodn / Sappada.
For Davôtri, kiel ĉiuj 28 municipoj de Cjargne, plenumas la kondiĉojn de la objektivo 2 de la Eŭropa Unio por kiu koncedoj estas disponigitaj por malfavorataj areoj.
Turismo[redakti | redakti fonton]
La ekonomio de For Davôtri baziĝas sur vintra kaj somera turismo. La municipo havas naŭ hotelojn, unu kampadejon, du kamparajn turismajn bienojn kaj tri alpajn ŝirmejojn. En la gastronomia areo, tri restoracioj estas disponeblaj.
Esperanto[redakti | redakti fonton]
En la vilaĝo de Plans di Luce / Piani di Luzza okazos de la 13-a ĝis la 19-a de Aprilo 2022 la Internacia Junulara Festivalo.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Glesie di Sant Lurinç (Preĝejo de Sankta Laŭrenco) - la preĝejo estas en For kaj originas el la 17a jarcento.
- Glesie di Sant Zuan Batiste (Preĝejo de Sankta Johano la Baptisto) - la preĝejo situas en Frassenêt kaj estis konstruita en 1346. En 1745 ĝi estis restaŭrita.
- Museo etnografico Cemuot chi erin - la etnografia muzeo estis establita en 1992.
- Muzeo de la Granda Milito.
Sporto[redakti | redakti fonton]
La loko estas unu el la centroj de itala biatlono.