Rigolato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rigolato
Rigolato
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Friulo-Venecio Julia
Provinco UD Udine
Geografia situo 46° 33′ N, 12° 51′ O (mapo)46.5512.85Koordinatoj: 46° 33′ N, 12° 51′ O (mapo)
Alto super marnivelo 760 m [+]
Areo 30 km²
Loĝantaro 361 (2023)
Loĝdenso 12 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Comeglians, Forni Avoltri, Paluzza kaj Prato Carnico
Patrono Jakobo la pli aĝa kaj Filipo
Festa tago 25-a de julio, la patrona memortago
Nomo de loĝantoj rigolatesi (riguladots)
Poŝtkodo 33020
Imposta kodo H289
Kodo laŭ ISTAT 030094
Telefona prefikso 0433
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Rigolato estas komunumo en la orienta parto de norda Italio. Ĝi situas en la regiono Friulo-Venecio Julia kaj, ene de ĝi, en la tradicia provinco Udine, kiu ekde aprilo 2018 ne plu estas oficiala administra unuo - nun la loko formale apartenas al administra unuo nomata 'malcentra regiona unuo Udine'. Fine de 2023 en la komunumo vivis 361 loĝantoj. Kristanaj patronoj estas la apostoloj Jakobo la pli aĝa, kies memortago sekve estas la komunuma festotago, kaj Filipo.[noto 1] Najbaras la komunumoj Comeglians, Forni Avoltri, Paluzza kaj Prato Carnico.

la loka kirko de sanktaj Jakobo kaj Filipo, en pli alta loko inter la frakcioj Rigolato kaj Ludaria

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tio estas nekutimaĵo, ĉar ofte la sanktulo Filipo menciiĝas kune kun la similnoma Jakobo la pli juna, kaj en la katolika kaj protestanta tradicioj ili kune festiĝas je la 3-a de majo. Tamen la 25-a de julio, memortago de Jakobo la pli aĝa, konfirmita por la komunumo Rigolato, indikas ke ĉi tie tamen oni celas la pli aĝan Jakobon. Sed ĉiukaze povus esti ke iam en la pasinteco oni en la komunumo konfuzis la du Jakobojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]