Sankta Filipo (apostolo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sankta
Filipo
apostolo
Georges de La Tour 053.jpg
Persona informo
Naskiĝo naskiĝdato nekonata
en Betsaida
Morto ĉ. 81
en Hierapoliso
Mortis pro krucumado [#]
Religio kristanismo [#]
Etno judoj [#]
Lingvoj arameakojnea greka [#]
Ŝtataneco Roma regno [#]
Profesio
Okupo misiisto [#]
Sanktulo
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Sankta Filipo (naskiĝis en Betsaida / Galileo, martire mortis ĉirkaŭ 81 en Hierapoliso, greka urbo de la reĝlando Frigio en Malgrandazio) estis unu el la dek du apostoloj de Jesuo (Mateo 10,3). Li laŭ la kristana tradicio misiis ankaŭ en Skitio norde de la Nigra Maro, proksimume en la hodiaŭa Ukrainio, kaj antaŭaj teologiaj dokumentoj indikis alternativan mortolokon tie, sed post arkeologia retrovo de lia tombo en 2011 en Hierapoliso lia morto tie sendube klaras.

Jesuo rekte petis al Filipo, sekvi lin (Johano 1,43). Endas diferencigi lin de la samnoma Filipo la Diakono, kiu ankaŭ iĝis kristana sanktulo.

Festotago laŭ la katolika tradicio estas la 3-a de majo, kune kun la apostolo Jakobo la pli juna. Pro tiu koincido multaj katolikaj preĝejoj estas dediĉitaj kune al la patronoj Filiop kaj Jakobo la pli juna.