Ranieri Clerici

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ranieri Clerici, Vilnius 2008

Ranieri CLERICI (naskiĝis la 14an de oktobro 1940 en Trivero, komunumo iam en la itala provinco Vercelli, hodiaŭ en Biella) estas itala esperantisto. Li estas inĝeniero. Lerninte Esperanton en 1954, li fariĝis en 2004 A-Komitatano por Italio. Inter somero 2007 kaj marto 2009 li apartenis al la Estraro de UEA kiel vicprezidanto de la Asocio.

Li partoprenis plurajn IJK kaj UK (ekde 1968). Estis prezidanto de Itala Esperantista Junularo. Instruas Esperanton plurloke. Dumvive: UEA-membro (delegito ekde 1959), UEA-patrono kaj TEJO-patrono. En Itala Esperanto-Federacio: A-komitatano de UEA (ekde 2004) kaj vicprezidanto (2005).