For la batalilojn!

El Vikipedio, la libera enciklopedio
For la batalilojn!
Origine Die Waffen nieder!
For la batalilojn!
Esperanta eldono, 1914
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Bertha von Suttner
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1889
Loko Dresdeno
Ĝenro romano
Loko de rakonto Parizo
Tradukado
Tradukinto Armand Caumont
Eldonjaro de tradukita versio 1914
Urbo de tradukita versio Dresdeno
Eldoninto de tradukita versio Ader & Borel G. m. b. H., Esperanto-Eldonejo
Paĝoj de tradukita versio 329
Komento kaj noto
Noto Skanaĵo ĉe Vikimedia Komunejo
vdr

For la batalilojn (germane Die Waffen nieder!) estas germanlingva romano verkita de Bertha von Suttner, kiu unue aperis en 1889. El la germana esperantigis ĝin Armand Caumont. Tiu 320-paĝa verko eldoniĝis en la jaro 1914 en Dresdeno ĉe Ader & Borel.

Duan eldonon aperigis la eldonejo KAVA-PECH. Ĝi estas envicigita kiel n-ro 57 en la serion de Universala Esperanto-Asocio, Oriento-Okcidento.

Du filmoj estis faritaj surbaze de la libro, unu en 1914 kaj la alia en 1952.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La heroino Marta Althaus, aŭstra grafino, priskribas siajn angorojn, kiam en 1859 ŝia unua edzo, Grafo Arno Dotskij, juna husara oficiro, devis foriri militi en Italujon kaj estis tie mortigita per grenado. Kaj novaj angoroj aperis, kiam ankaŭ ŝia dua edzo, la barono Friedrich Tilling, devis militi unue kontraŭ danoj, poste kontraŭ prusoj en terura milito en 1866 apud Hradec Králové. Ŝi alveturis al la batalejo por serĉi lin kaj priskribas teruraĵojn, kiujn ŝi tie vidis. Dume li revenis hejmen nur negrave vundita, sed baldaŭ ekfuriozas epidemio de ĥolero, kiu mortigas plurajn ŝiajn parencojn kaj geservistojn.

Ŝia patro, emerita generalo, ĉiam defendas la militojn kiel necesaĵon por la progreso de la homaro, same predikas pastroj. Lernejoj instruas al infanoj, ke morti por la imperiestro kaj patrujo estas la plej grava kaj bela devo de la homo. Ŝi kaj ŝia edzo aliĝas al pacifistoj.

Frederick retiriĝas de la militistaro por apogi la pacagadojn de sia edzino. Dum la Francia-Prusia Milito li ne povas reveni hejmen kaj novole restas en Parizo, kaj Althaus vojaĝis por savi lin. Tamen ŝi malfruas kaj li estis pafmortigita de la Pariza Komunumo pro suspekto esti prusa spiono. Rudolph, la filo de Althaus de ŝia unua geedzeco, daŭrigas la vojon de sia patrino en pacisma agado.

Akcepto[redakti | redakti fonton]

Suttner verkis la libron post ŝi mem spertante la Rusa-turka milito (1877–1878) dum restado en Balkano, publikigante la libron en Dresdeno, la Germana Imperiestra Regno, ne nur por esprimi siajn pacistajn vidpunktojn sed ankaŭ por subteni sian familion. La recenzoj de la libro ne estis aparte pozitivaj. Lev Tolstoj resumis ĝin kiel "profundajn kredojn, sed sen talento." Tamen la libro havis grandegan sukceson. En la germana ĝi estis presita en 37 eldonoj antaŭ 1905, kaj tradukita en dek ses lingvojn.

Recenzoj pri la Esperanto-eldono[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Nomita: Biblio de la paco, tradukita al multaj lingvoj. Akra protesto kontraŭ la kruelaĵoj de la milito; terurigaj bildoj pri la suferadoj kaj detruoj. Modela stilo de la E traduko. 
— 1934, Enciklopedio de Esperanto
Citaĵo
 Mi ne opinias necese konigi al niaj legantoj la en la tuta mondo famekonatan verkon de Bertha von Suttner. Ni nur insistu pri la bonega traduko de nia svisa samideano Caumont. Ĉiu Esperantisto kun ĝuo legos tiun libron plej zorge eldonitan, kiu meritas lokon en la plej malgranda biblioteko Esperantista. Ni notu el la antaŭparolado de D-ro Heinrich Amhold, ke la aŭtorino, tiu eminenta pacemulino, estis entuziasma propagandistino por nia lingvo kaj alte ŝatis nian movadon. 
— Belga Esperantisto n079-080 (sep-okt 1921)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.