Said Baluĉi
| Said Baluĉi | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 7-an de februaro 1962 (63-jaraĝa) en Raŝto |
| Lingvoj | Esperanto • gila • persa • nederlanda |
| Ŝtataneco | Irano |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto (1984–) |
| Esperanto | |
| Esperantistiĝis en | 1984 |
Said Baluĉi, tute Sejjed Navvab Mozaffari Balouchi (perse سید نواب مظفری بلوچی, naskiĝis la 7-an de februaro 1962 en Raŝto, Irano) instruis la persan lingvon kaj persan literaturon en teheranaj universitatoj. Li fariĝis rifuĝinto kaj loĝas ekde 2013 en Nederlando.
Esperanto
[redakti | redakti fonton]Li esperantistiĝis 23-jaraĝe memstudante. Poste li daŭrigis la studadon en la klasoj de Ĵila Sedighi kaj Mohammad Hasan Naser-eddin Sahebzamani. La temo de lia magistra disertacio ĉe la Universitato Azad en Tehrano estis "Esperantigo de persaj poemaj kaj prozaj specimenoj" (1998).
Li loĝas en Vaassen, Nederlando ekde 2013, estas membro de UEA ekde 1989 kaj UEA-fakdelegito ekde 1996.
Li iĝis estrarano de Esperanto Nederland ekde 2016 kaj ĝia prezidanto por 2017-2018.
Citaĵo
[redakti | redakti fonton]"Vivo sen idealo ne estas senchava vivo. Havi idealojn donas signifon al la vivo, eĉ se vi ne atingas ilin. Tiel vi restos okupata, scivolema kaj moviĝema. La vivo havas nenian sencon, ni devas doni al ĝi sencon". - Said Baluĉi
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- (fa, eo) La blogo de Baluĉi (ĝis 2013)
- Intervjuo kun Said okaze de lia eklaboro ĉe Espéranto France france
- EsKu - Epizodo 75 - Said Baluĉi, En ĉi tiu filmeto, Said Baluĉi klarigas pri sia vivo en kiu li translokiĝis de Irano ĝis Roterdamo kaj poste Parizo. Li detalas pri kiel literaturo povas iĝi literaturterapio, uzante la Mil kaj Unu Noktoj kiel ekzemplon. Li ankaŭ klarigas kiel iri de literaturo al interkulturo. Jutuba filmeto aperinta 2025-11-16 (esperante)

