Universitato Visva-Bharati

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato Visva-Bharati
universitato
moto Yatra Visvam Bhavatyekanidam
Kie la mondo faras hejmon en ununura nesto
Informoj
fondodato 1921
fondinto(j) Rabindranath Tagore vd
speco Publika centra universitato, Instituto de Nacia Graveco
Situo
Geografia situo 23° 40′ 44″ N, 87° 40′ 25″ O (mapo)23.67888888888987.673611111111Koordinatoj: 23° 40′ 44″ N, 87° 40′ 25″ O (mapo)
lando Barato
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• e-ShodhSindhu vd
filiita al
• Komisiono pri Subvencioj al Universitatoj vd
filioj
• Visva-Bharati Granthana Vibhaga vd
Universitato Visva-Bharati (Barato)
Universitato Visva-Bharati (Barato)
DEC
Universitato Visva-Bharati
Universitato Visva-Bharati
Map
Universitato Visva-Bharati
vdr
Poŝtmarko de 1971 pri la 50a datreveno de universitato Visva-Bharati montranta Rabindranath Tagore kaj konstruaĵon de la universitato.
Visva-Bharati centra biblioteko

Universitato Visva-Bharati (bengale विश्व-भारती विश्वविद्यालय; angle Visva-Bharati University, mallongigite VBU) estas publika centra universitato kaj Instituto de Nacia Graveco troviĝita en Shantiniketan, Okcidenta Bengalio, Barato. En 1901, lernejo estis fondita fare de Rabindranath Tagore kiu vokis ĝin Visva-Bharati, kiu signifas la komunecon de la mondo kun Barato. Ĝis sendependeco ĝi estis kolegio. Baldaŭ post sendependeco, la institucio estis donita la statuson de centra universitato en 1951 de ago de la Parlamento.

Visva-Bharati University kombinas hindajn tradiciojn kun okcidentaj influoj. La universitato ofertas bakalaŭrajn, postbakalaŭrajn kaj esplorprogramojn. La instruplano antaŭenigas interfakan studojn.

Organizo[redakti | redakti fonton]

La instruado ĉe VBU konservas tre altan normon je nacia skalo. Multaj el la ĉefaj naciistoj de Hindio studis ĉi tie. Universitata statuso estis aljuĝita en 1951. VBU havas du lernejojn, ok institutojn kaj dek kvin sciencajn centrojn.

La centroj ĉe VBU estas:

  • Nippon Bhavana
  • Indira Gandhi Centro por Nacia Integriĝo
  • La Komputila Centro
  • Kampara Etendaĵo-Centro (REC)
  • Silpa Sadana
  • Palli-Charcha Kendra
  • Centro de Bio-teknologio
  • Centro de Matematika Eduko
  • Centro por Aplikata Kampara Eduko
  • Centro por Scienco en Vilaĝoj
  • Sikhsa-Charcha
  • Agro-Ekonomia Esplorcentro
  • Centro por Mediaj Studoj
  • Centro por Ĵurnalismo kaj Amaskomunikado
  • Rathindra Krishi Vigan Kendra

Studoj estas ofertitaj en larĝa gamo de temoj, ĝis doktora nivelo. La nombro da studentoj estas proksimume 6,500, kaj ekzistas 511 akademia kunlaborantaro.

Inter iamaj studentoj ni trovas la ekonomikiston Amartya Sen.

Rangotabeloj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la rangotabelo de Best Global Universities 2020 de US News & World Report, Visva- Bharati estis la 27-a inter hindaj universitatoj [1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]