Władysław Stanisław Reymont

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Władysław Reymont.
Monumenteto de Reymont en Lodzo

Władysław Stanisław REYMONT, origine: Władysław Stanisław REJMENT (naskiĝinta la 7-an de majo 1867 en Kobiele Wielkie proksime de Radomsko, mortinta la 5-an de decembro 1925 en Varsovio) estis pola verkisto. Li apartenis al la movado de Renouveau catholique.

Verkista agado[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinte en Kobiele Welkie, la filo de orgenisto elprovis sin en multaj okupoj kaj aŭtodidakte lernis la verkadon. En la jaro 1893 li transloĝiĝis al Varsovio, kie li plene dediĉis sin al la verkado.

En sia unua romano Komediantka (1896) li ĉerpis el propraj spertoj kiel aktoro. La verko Ziemia Obiecana (1899) temigas la industriigon de pola eturbo. Famiĝis Reymont per la kvarvoluma romano (laŭ la sezonoj de la jaro Chlopi (1904-1909): temas pri en dialekto skribita, viva kroniko de la pola kampara vivo. Por ĝi li ricevis la nobelpremion en 1924.

Inter 1913-18 li verkis la historian trilogion Rok 1794 pri la nacia ribelo en Polujo kaj la perfortaj ribelestingo efektivigita fare de Prusio kaj Rusio en 1794.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Fermenty (romano, 1897)
  • Ziemia obiecana (romano, 1899)
  • Chlopi (romaneposo, 4 vol., 1902-1909)
  • Rok (historia romantrilogio, 1914-1919)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Władysław Stanisław Reymont Ave patria, morituri te salutant... / El la pola lingvo trad. Leono Zamenhof. Eld. de Jan Günther. - Varsovio: Günther, 1909. - 32 p.

La lasta / El la pola lingvo trad. Kazimierz Bein. - Parizo : Presa Esperantista Societo, 1910. - 17 p.

El la konstituciaj tagoj : memoraĵoj / El la pola lingvo trad. L. Zetel (Leono Zamenhof). - Varsovio: Günther, 1910. - 32 p.

En la profundaĵoj ; En fumejo de l' opio ; La lasta. - En: La lanternisto : kaj aliaj prozaĵoj de polaj aŭtoroj. - Pekino: Ĉina Esperanto-Eld., 1982. - p. 128 – 159

La lasta: rakonto / El la pola lingvo trad. K. Bein (Kabe). - 2. eld. - Varsovio: Pola Esperanto-Asocio, 1965. - 15 p.