Jan Günther

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Jan Günther
Persona informo
Naskiĝo 1862
Morto antaŭ 1945 (dum la dua mondmilito)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Rusia ImperioDua Pola RespublikoPollando
Okupo
Okupo esperantisto • eldonisto
vdr
Broŝuro de Günther pri faldeblaj litoj, 1890
Grupo de varsoviaj esperantistoj; Günther staras tria de maldekstre

Jan GÜNTHER (Ginter), nask. en 1862 en Litovio, estis pola esperantisto. Ĝis 1906 Günther estis militisto (kolonelo), poste industriisto, loĝis en Varsovio.

En 1890 Günther eldonis la broŝuron Priskribo de oficira transportebla valizo-lito kaj kampa bagaĝo laŭ la sistemo de leŭtenanto I. I. Ginter[1]. Li estis tiutempe leŭtenanto de la 66-a Infanteria Regimento Butirskij de la Rusa Imperia Armeo en Chełm. Tiuj patentitaj Günteraj litoj, siatempe famaj en la rusa armeo, liveris al li multe da mono.

Dum 6 jaroj (de 1908 ĝis 1914) li eldonis la revuon Pola Esperantisto kaj krome publikigis multajn valorajn esperantlingvajn librojn.

Jan Günther mortis dum la dua mondmilito[2].

Eldonaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Adam Mickiewicz: Improvizacio de Konrad : el dramo "Dziady" ("Festo de mortintoj") / El la pola lingvo trad. Roman Iwo Dobrzański. - Varsovio: Jan Günther, 1910. - 29 p.
  • Władysław Stanisław Reymont: Ave patria, morituri te salutant... ("Saluton patrio, la mortontoj vin salutas...") / El la pola lingvo trad. Leono Zamenhof - Varsovio: Jan Günther, 1909. - 32 p.
  • Władysław Stanisław Reymont: El la konstituciaj tagoj : memoraĵoj / El la pola lingvo trad. L. Zetel (Leono Zamenhof). - Varsovio: Jan Günther, 1910. - 32 p.
  • Jan Günther: Klucz Esperanto. Podług systemu Ĉefeĉ’a (pola Esperanto-ŝlosilo)[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]