Leono Zamenhof

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leon
Persona informo
Aliaj nomoj Lozo • LoZo • Elzet • Zetel
Naskiĝo 31-an de oktobro 1875
en Varsovio
Morto 7-a de februaro 1934
en Varsovio
Tombo Hebrea tombejo de Varsovio
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco PollandoRusia Imperio
Alma mater Universitato de Varsovio
Familio
Patro Marko Zamenhof
Patrino Rozalia Zamenhof
Frat(in)oj Ida ZamenhofFejgla Zamenhof • Mina Zamenhof • L. L. Zamenhof • Herŝ Zamenhof • Felikso ZamenhofHenriko ZamenhofAleksander Zamenhof • Sora Dvora Zamenhof • Aŭgusta Hermelin
Edz(in)o Leokadia Zamenhof
Infanoj Irena Zamenhof • Wanda Dzbikowska
Okupo
Okupo laringologo
Esperanto
Esperantisto numero 7014
vdr

Leono (ruse: Lev[1], pole: Leon) ZAMENHOF, (ps. Lozo, Zetel, Elzet) (naskiĝis la 19-an de oktobro[jul.]/ 31-an de oktobro 1875[greg.] en Varsovio, mortis la 7-an de februaro 1934 en Varsovio) estis frato de Zamenhof, kuracisto de malsanoj de gorĝo, oreloj kaj nazo. Li estis unue rusa ŝtatano, post la unua mondmilito civitano de la restarigita Pollando.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1905 Leono Zamenhof estis sendita al Manĉurio servi dum la rusa-japana milito kiel kuracisto. En 1906 li revenis Varsovion kaj komencis regulan kuracistan praktikadon en hospitalo kaj private.

En 1909 li edziĝis al Leokadja Warszawska, kun kiu havis du filinojn.

Leon Zamenhof amplekse verkis fake, ekz. „Historio de medicino“ kun biografioj, aforismoj kaj anekdotoj (en pola lingvo).

Esperanta agado[redakti | redakti fonton]

Leon Zamenhof estis esperantisto de 1898. Li partoprenis en ĉiuj okazaĵoj de la loka Esperanto-movado kaj estis fondinto de la Esperanto-Societo „Konkordo“ en Varsovio. Dum kelka tempo li estis vicprezidanto de PES. Li estis membro de la Lingva Komitato kaj korespondanto de ĝia Akademio pri la pola lingvo, krome ĉefkunlaborinto de la kultura periodaĵo Literatura Mondo. Red. de „Pola Esperantisto“ de 1908-1913. Li verkis multajn originalajn poemojn. Kiel apartaj libroj eliris liaj tradukoj: „Aspazio“ de Swietochowski [svjentoĥovski]; „Protesilas kaj Laodamia“ de Wyspianski; „Mia Liro“ (kolekto) kaj aliaj.

Verkado[redakti | redakti fonton]

Ĵenja Amis verkis la teatraĵon nomatan 1910 por la 107-a UK en Montrealo en la jaro 2022.

Dum la verkado ŝi esploris en la arkivoj de EANA kaj trovis historian dokumenton en la ĵurnalo "The American Esperanto Journal". Temas pri la dua volumo de januaro, 1908, No 1 (13).

Temas pri kanto en valsa stilo; kaj tiu kanto estis la unua kiu estis eldonita en Ameriko. La Kanto estas nomata "Mi aŭdas vin" subtitolita "La unua kanto Esperanta eldonita en U. Ŝ.; muziko de Sro. Herbert Harris; Poemo de Dro. Leono Zamenhof. Facila por meza voĉo". Ĝi estis repremierita en la UK.

Mi aŭdas vin

En trankvileco reviganta
Kvazaŭ balzam' en kor' fluanta
Via parol' sanigas min
Mi aŭdas vin
Mi aŭdas vin
Per viaj sonoj dorlotita
Mi flugas kiel ensorchita
For de la tero, o diin'
Mi aŭdas vin
Mi aŭdas vin
Ke viaj sonoj tiel ĉarmaj
Sopirojn kvietigu larmajn
Kaj mi pacigu ĝis la fin'
Mi aŭdas vin
Mi aŭdas vin
Por viaj vortoj kante-dolĉaj
Por murmuretoj mire sorĉaj
Mi al turment' oferus min
Por aŭdi vin
Por aŭdi vin

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Aleksander Korĵenkov: Homarano. La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L. L. Zamenhof. Sezonoj, Litova Esperanto-Asocio 2011

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.