Stanisław Wyspiański

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Stanisław Wyspiański

Stanisław Wyspiański (naskiĝis la 15-an de januaro 1869, mortis la 28-an de novembro 1907) estis granda pola skribisto, poeto, dramisto, pentristo kaj grafikisto de Juna Pollando - epoko de pola modernismo.

Kiam li lernis en gimnazio de Sankta Anno en Krakovo li amikiĝis kun Józef Mehoffer - granda pentristo modernisma, Lucjan Rydel - poeto, Stanisław Estreicher - historiisto kaj aliaj. Dum la loĝado en Parizo post studoj en la Jagelona Universitato li studis en Académie Colarossi. Tie li ekkonis Paul Gauguin kaj Nabis (artistoj). Tre grava impreso estis por li la ekkono kun pentraĵoj de Pierre Puvis de Chavannes.

Fariĝu

Post reveno al Pollando li komencis pentri modernisme. Li kreis tiam vitralojn de benita Salomeo, Sankta Francisko kaj Dio Patro - "Stań się" (esp.Fariĝu).

Poste li pentrante per tute novaj metodoj de pentraĵo kreita per si - nova metodo de lavado pentron kun uzo de koloroj - li komencis ĝenerale skribi dramojn. Li okazis granda poeto kaj dramisto. Inter Protesilas kaj Laodamia, Klątwa kaj Lelewel al pola kaj monda teatro tre mankus Legion (Legiono), Noc Listopadowa (Novembra Nokto - la dramo pri novembra ribelo en Pollando) kaj Wesele (La nupto).

Portreto kun edzino, 1904

Per "Wesele" (La nupto) Wyspiański fondis ĝeneralan avangardon de Krakovo. Tiu avangardo apogis sin sur la verkoj de Tadeusz Peiper - grava pola modernisto. "Wesele" estas mistika dramo pri pola nupto de aristokratulo kun kamparanino. La fenomeno de chłopomania- edziĝado de polaj aristokratuloj kun kamparanoj estis tre populara en tiu tempo. La agado de tiu dramo estas do grava montro de pola socio de tiu tempo - kamparanoj kaj aristokratuloj en vere pola nupto. En dramo estas ankaŭ montritaj famaj personoj de krakova vivo de tiu tempo. La Poeto - persono de verko - persvadas en nupto, ke kamparanino bonvenigu popolajn spiritojn de Pollando. Al nupto do alvenas inter aliaj Chochoł - popola spirito-demono, Stańczyk - malfeliĉa bufono, Jakub Szela - popola ribelisto kiu mortigis polajn aristokratulojn dum rabacja. Alvenas ankaŭ Wernyhora, "la avo kun liro" kiu enportas oran kornon. Tiu korno vekigos Pollandon por sendependeco (Wyspiański ne ĝisvivis al la renaskiĝo de Pollando). La dramo estas opiniata kiel genia pro bonega montro de realeco de tiu tempo en Pollando.

Patrineco, 1905

Wyspiański mortis en 1907. La entombigo estis silenta konforme kun volo de Wyspiański. La jaro 2007 estis en Pollando la jaro de Stanisław Wyspiański.

Verkoj:

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]