Ida Zamenhof
Aspekto
| Ida Zamenhof | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 4-an de oktobro 1879 en Varsovio |
| Morto | en 1942 en la nazia ekstermejo Treblinka |
| Lingvoj | Esperanto • jida • rusa • pola |
| Loĝloko | Varsovio |
| Ŝtataneco | Pollando |
| Familio | |
| Patro | Marko Zamenhof |
| Patrino | Rozalia Zamenhof |
| Frat(in)oj | Mina Zamenhof, Fejgla Zamenhof, Felikso Zamenhof, L. L. Zamenhof, Herŝ Zamenhof, Aleksander Zamenhof, Leono Zamenhof, Henriko Zamenhof, Aŭgusta Hermelin kaj Sora Dvora Zamenhof |
| Edz(in)o | Jakub Zimmerman |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto |
Ida Zimmerman (naskiĝis kiel Ida Zamenhof la 4-an de oktobro 1879 en Varsovio, Kongresa Pollando, Rusia Imperio, jide אידאַ זאַמענהאָף, ruse Ида Марковна Заменгоф, Ida Markovna Zamenhof) estis la plej juna fratino de Ludoviko Lazaro Zamenhof. Ŝi estis esperantistino kaj edziniĝis al Jakub Zimmerman (jide יעקב צימערמאַן, Jekb Cimerman). Antaŭ la Dua Mondmilito ŝi vivis en Varsovio, Dua Pola Respubliko. Dum la milito ŝi estis en la Varsovia geto. Ida estis murdita en 1942 en la nazia ekstermejo Treblinka, Pollando je la aĝo de 63 jaroj[1].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Lins, Ulrich. La danĝera lingvo, 2‑a eldono, Eldonejo Progreso, p. 128. ISBN 5-01-003136-1.

