Pardo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kvartalo Pardo (rozkolora) nordoriente de Madrido (griza) kaj trapasata de la rivero Manzanares.
La rivero Manzanares, je sia paŝo tra la Monto Pardo.

PardoEl Pardo (la grizecbruna) estis vilaĝo kaj Reĝa Loko apartenanta al la municipo de Madrido (Hispanio), al kiu ĝi estis aneksita en 1950 post kiam ĝi iĝis unu el la ok kvartaloj de la distrikto Fuenkaralo-Pardo.

Ĝi estis pentrita de Velázquez kaj konvertita en ĉefa sidejo de la diktaturo de la frankismo, kaj la partopreno de tiu etenda setlejo madrida en la historio de Hispanio estas tre supera al ties demografia aŭ ekonomia gravoj, kaj tio devenas el tio ke ĝi gastigas la konstruaĵojn de la Palaco Pardo, rezidejo alternativa de la gereĝoj de Hispanio ĝis Alfonso la 13-a kaj poste de la diktatoro Francisco Franco, tiele kiel la konstruaĵojn de la Palaco de la Zarzuela, posta rezidejo de la hispana reĝo Johano Karlo la 1-a, same kiel en aparta konstruaĵo de la geprincoj de Asturio, nome Filipo kaj lia edzino Letizia Ortiz[1] kaj nuntempe aktuala rezidejo de tiuj lasta kiel reĝoj de Hispanio.

Reĝa Palaco El Pardo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]