Norbert Barthelmess

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Norbert Barthelmes)
Norbert Barthelmess
Persona informo
Naskiĝo 19-an de februaro 1897 (1897-02-19)
en Duseldorfo
Morto 30-an de novembro 1987 (1987-11-30) (90-jaraĝa)
en Bry-sur-Marne
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Subskribo Norbert Barthelmess
Okupo
Okupo esperantistotradukisto
vdr

Norbert BARTHELMESS, esperantigite kiel Bartelmes (naskiĝis la 19-an de februaro 1897 en Duseldorfo, mortis la 30-an de novembro 1987 en Bry-sur-Marne) estis germandevena ĵurnalisto, sennacieca esperantisto kaj aktiva SAT-ano.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Norbert Barthelmess partoprenante en semajnfino de la pariza SAT-Amikara grupo en Nemours dum 1963
Starantaj : Remo Magnani, Norbert Barthelmess, Georges Lagrange, Juliette Ternant, ?
Kaŭrantaj : ? , Erika Lagrange
La infanoj : Bernard kaj Patrick Lagrange, Marc-Volito kaj Sylvie-Tamen Ternant, Arno Lagrange

Norberto Bartelmes naskiĝis en Duseldorfo la 19-an de februaro 1897 en artista familio. Lia avo estis kuprogravuristo kaj lia patro pentristo. Lia patrino havis tre kvalitan muzikinstruon, kaj lernigis al li pianludadon ekde lia 6-a jaro. Aŭdinte pri Esperanto en 1911, li tuj eklernis ĝin, kaj rapide progresis. Li samepoke aliĝis al la socialdemokrata partio, kaj en 1912 kaj 1913 publikigis en Esperanto siajn unuajn artikolojn pri pacismo. Li gvidis kursojn en laborista klubo en Duseldorfo. Kiam ekis la Unua mondmilito en 1914, li rifuzis soldatiĝi kaj estis dungita kiel civilservanto en la milithospitalo de Lieĝo. Post 12 tagoj tie li kolapsis, ŝokite de la vido de tiom multaj mortintoj, kaj estis rehejmigita al Duseldorfo, kie li post resaniĝo fariĝis bankoficisto. Tamen li devis ree soldatiĝi en septembro 1916. Influite de la Oktobra Revolucio, li aliĝis al la komunista junularo. Li ankaŭ ekaktivis en SAT, interalie kiel kunfondinto kaj unua administranto, kun H. Remers, de la eldona fako kooperativa. Ĝi jam en 1923 aperigis lian tradukon de la unua parto de Faŭsto, de Goeto. Post intertraktado kun Lanti, kiu vizitis lin en Duseldorfo post la Kasela kongreso, li estis dungita por la redaktado de la semajna Sennaciulo ekde la unua de oktobro 1924, kaj translokiĝis al Lepsiko, kie troviĝis la administrejo de SAT. Kunlabore kun R. Lerchner li tie dum laborpaŭzoj verkis la unuan eldonon de la lernolibro Petro. Post iom da tempo estis al li riproĉite troa favoro al komunist-tendencaj kontribuaĵoj en la redaktaj elektoj, kaj li estis maldungita la 31-an de oktobro 1925. Li tiam dungiĝis kiel librorevizoro ĉe komunista centro en Berlino. Li tamen plu agadis en SAT, kaj partoprenis la Leningradan kongreson en 1926, gastigate de Nekrasov.

Ĉar daŭris la redakto-problemoj por Sennaciulo, li ree kandidatis kiel redaktoro, kaj ekloĝis ĉe Lanti ekde januaro 1928. La unuan de februaro 1928, li denove eklaboris kiel dungita redaktoro de Sennaciulo. Sub la influo de Lanti, ĉe kiu li loĝis ĝis 1933, li ne renovigis sian membrecon al la Komunista Partio.

Ĝis 1934 li eksterprofesie aktivis kiel helpmonitoro por infanoj ĉe la kooperativo La Bellevilloise. Tiu-ĉi sperto inspiris plurajn el liaj noveloj.

En septembro 1939, tri tagojn post la militeksplodo, li estis kunvokita de la franca policejo, kaj sendita al koncentrejoj, komence en Parizo, poste en Normandio kaj fine en Liburno (Libourne), apud Bordozo. Dum junio 1940 li estis resendita al Germanio post la alveno de la germanaj trupoj, kaj laboris kiel bankoficisto en Duseldorfo. Komence de 1942, la Gestapo sendis lin al malliberejo en Norda Francio, kaj li estis poste direktita al koncentrejo dum la somero. Dum 1944-45 li estis mobilizita kiel ambulancisto, kaj fine iĝis kaptito de la usona armeo.

Reveninte en Germanio, li ne povis partopreni la unuan postmilitan SAT-kongreson en Arhuzo (1947) pro tro malfrua vizoricevo, sed revidis multajn kamaradojn el la karavano, kiu venis el Francio kaj haltis en Germanio, survoje al Danio. Post multaj administraj klopodoj li revenis al Parizo en aŭgusto 1948, kaj denove dungiĝis ĉe SAT kiel ĝenerala sekretario kaj redaktanto de Sennaciulo. Dum la postaj jaroj li ankaŭ aktivis en la kabaredo de la Tri koboldoj, interalie kiel pianludanto.

En 1961 li translokiĝis al Villepinte, 15 km norde de Parizo, en ruldomo sur libera tereno, pruntita de iu el la "ruĝaj pioniroj", kiujn li prizorgis en la 30-aj jaroj. Fine de 1982 li ĉesis redakti Sennaciulon, kaj transdonis la taskon al Kreŝimir Barkoviĉ, post dujara provperiodo. Li plu helpis per redaktaj konsiloj kaj partoprenis en la korektado de la presprovaĵoj ĝis kiam li ne plu kapablis regule viziti la SAT-sidejon.

Spertinte plurajn agresojn kaj difektiĝon de sia ruldomo, li translokiĝis en 1986 al Bry-sur-Marne, kie li en pli sekura kadro pasigis siajn lastajn monatojn. Li tie mortis la 30-an de novembro 1987. Lia korpo estis donacita al medicina fakultato.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Originaloj[redakti | redakti fonton]

  • Diablidoj : rakonto por la junularo (1928). Aventuroj de la "ruĝaj pioniroj" dum ekskursoj. Facila stilo.
  • Juneca Ardo (romano), SAT, 1936
  • Vartejoj (romano), SAT, 1938
  • Ne plu ludo.. kaj aliaj noveloj (1927-1947), SAT, 1973
  • Mia vivo, 1975 (tria eldono en 2005)
  • Poemaro, 1983, SAT-broŝurservo
  • Petro la brunmontano, neeldonita

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Partopreno en kolektivaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Aliaj[redakti | redakti fonton]

  • Unua Legolibro, Presejo A. K. Perschak Wien, 1932, 100 pĝ., 12x17 cm
  • Enkonduko al poemaro Ekzilo kaj azilo de Emba, 1962
    • Citaĵo
       Pri liaj verkoj EMBA skribis en EdE: "Larĝaj horizontoj, sociaj kontrastoj. Li preferas la temojn pri infanoj, penetras en la infanan animon, kaj kondukas la leganton en la ĉarman, petolan, tamen preskaŭ ĉiam nubo-ombran mondon de la malriĉaj prolet-infanoj." 

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Unua Legolibro

Citaĵo
 N. Barteimes (sic) kompilis rakontojn, aperintajn en kelkaj jarkolektoj de sprita SAT gazeto „La Lernanto“, en ĉi tiu belaspekta libreto. Post ĉiu historieto, al kiuj estas aldonitaj bildoj,estas farataj „Lingvajrimarkoj" 
— Aŭstria Esperantisto (revuo) n.89 (aug-sep 1932)
Citaĵo
 Ampleksa kolekto de anekdotoj, rakontetoj, humoraĵoj, priskriboj kaj sciencaj artikoletoj, inter kiuj kelkaj estas bazitaj sur la aparta ideologio de la eldoninta asocio. Preskaŭ ĉiu legaĵo estas sekvata de interesaj lingvaj rimarkoj, kiuj multe helpos la komencantojn 
— Belga esperantisto n196 (jun-aug 1932)

Rete legeblaj tekstoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]