Arno Lagrange

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Arno Lagrange
Arno Lagrange Mai07.jpg
Arno Lagrange en majo 2007
Personaj informoj
Naskiĝo 1-a de septembro 1956
en Francio Saint-Brice-sous-Forêt, Francio
Nacieco franco
Lingvokapablo Esperanto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj aktiva en EKC en Tuluzo
Esperanto-aktoro
Denaska esperantisto Jes
Familianoj
Patro Georges Lagrange
Patrino Erika Lagrange
Frat(in)oj Bernard Lagrange, Patrick Lagrange
v  d  r
Information icon.svg

Arno Raymond LAGRANGE naskiĝis je la 1-a de septembro 1956 en Saint-Brice-sous-Forêt, ĉirkaŭurbo de Parizo kiel filo de Georges Lagrange kaj Erika Frieß kaj frato de Patrick Lagrange. Li ricevis la duan antaŭnomon "Raymond" honore al Raymond Schwartz, gvidinto de la kabaredo Tri koboldoj kie liaj gepatroj interkonatiĝis. Li estas denaska esperantisto, konata kiel teatra aktoro, tradukisto, enscenigisto, scenteĥnikisto kaj longjara administranto de Vikipedio en Esperanto. Li laboris inter alie en jenaj teatraj ensembloj: Teatro Esperanto de Parizo (TESPA), La Krizalido, Kallima, Théâtre de l'Epicéa, Teatra Trupo de Tuluzo.

Loĝinte en Sainte-Apollonie kaj Tarabel ankaŭ situanta en Lauragais li loĝis ĝis februaro 2013 en Bellegarde-du-Razès, aktiva en Esperanto-Kultur-Centro en Tuluzo, en kies kadro li rolis kiel kunorganizanto de KAFE. Li aktivis kiel Vikipediisto ĝis tiu sama dato. Ekde la 19-a de februaro 2013 li ne plu aktivas ĉe la Esperanta Vikipedio.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]