Tarabel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Geografio > Eŭropo > Francio > Haute-Garonne > Tarabel < Lauragais


Kastelo de Tarabel

Tarabel (1°40'E, 43°31'N) estas vilaĝo en Lauragais, situanta dudekon da kilometroj oriente de Tuluzo en la departemento Haute-Garonne (Francio). Ĝi estas kampara komunumo kies plej granda surfaco estas dediĉita al agrikulturo (maizo, tritiko, sunfloro, sojo, ktp.). La proksimeco de Tuluzo sentiĝas pro la konstruado de novaj hejmoj kiel individuaj domoj. Meze de la vilaĝo staras kastelo el la 15-a jarcento, preĝejo kaj tradiciaj domoj, ĉiuj konstruitaj el tuluzaj rozkoloraj brikoj.

En septembro 2003 malfermiĝis nova lernejo kreita dank al la kunlaboro de kvin aliaj najbaraj komunumoj ( Caragoudes, Maureville, Mourvilles-Basses, Ségreville kaj Toutens) kadre de SIVUSEM (Syndicat Intercommunal à Vocation Unique Scolaire Elémentaire et Maternelle Interkomunuma sindikato kun unika celo lerneja elementa kaj infanĝardena). La lernejo akceptas 126 infanojn en 2003.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]