Aleksander Nakov
Aleksander Nakov | |
---|---|
![]() Aleksander Nakov en 2006 dum SAT-kongreso en Belgrado | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Бай Сандо |
Naskiĝo | 1-an de aŭgusto 1919 en Kosaĉa, Bulgario |
Morto | 10-an de novembro 2018 (99-jara) en Pernik, Bulgario |
Lingvoj | bulgara • Esperanto |
Ŝtataneco | Bulgario |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto • esperantisto • revoluciulo |
Aleksander NAKOV (bulgare Александър Методиев Наков; naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1919 en Kosaĉa, regiono Pernik-mortis la 10-an de novembro 2018) estis bulgara esperantisto. Nakov en sia junaĝo laboris kiel ministo en Pernik. En 1937 li iĝis anarkiisto kaj komencis sian agadon en tiu movado, ankaŭ per esperanto. Li estis malliberigita de la faŝisma ŝtato en 1941 kaj denove de la komunisma reĝimo en 1948, kiam li estis ekzilita al insulo Belene. Li membris en la Bulgara Esperanto-Asocio kaj kunlaboris kun la revuo Bulgara Esperantisto. Li estis aŭtoro de la libreto Dosiero de objekto numero 1218, kie li rakontas siajn spertojn en la komunismaj malliberejoj kaj pri aliaj malliberuloj, siaj kompanoj kaj samideanoj. Esperanto formas parton de tiu libreto.
Li mortis 99jaraĝa kaj estis entombigita en Pernik apud sia ĵus mortinta edzino Kerka kiu zorgis lin ĝis Septembro.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Nekrologo En la angla
- Ĉe black cat Arkivigite je 2019-06-26 per la retarkivo Wayback Machine kaj ĉe Amazon pri lia libro
- Anarkiismo en Bulgario. Militrakonto, 14/12/2018