Eduardo Larrouy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eduardo Larrouy
Persona informo
Naskiĝo 9-an de marto 1913 (1913-03-09) (111-jaraĝa)
Lingvoj Esperantohispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Eduardo LARROUY (Haro, Rioĥo, 9-an de marto 1913 - Bilbao, 27-an de aprilo 2020) estis hispana esperantisto.

Li naskiĝis ene de familio, kiu devenis el franca Eŭskio. Tre juna li jam interesiĝis pri Esperanto, tiel ke en la jaro 1932 (19-jara) aliĝis al kurso gvidata de la elstara esperantisto de Bilbao Alberto Díaz Chapartegui (patro de Amador Díaz, kiu poste estis prezidanto de Brita Esperanto-Asocio).

La sekvontan lernojaron, li estis jam intruisto kaj en la jaro 1935 eniris la estraron kiel voĉdonanto. En 1936 komenciĝis la hispana intercivitana milito, kie Eduardo partoprenis en la respublikana flanko. Li estis kaptita en Santandero kaj enkarcerigita en la sportejo de “El Sardinero”; tie li havis la okazon instrui Esperanton al aliaj malliberuloj, konkrete, al 8 el ili. Post Santander, li estis enkarcerigita en la universitato de Deŭsto (Bilbao) kaj kiam okazis la ribelo en la fortikaĵo “San Cristóbal” (apude de Pamplona) oni veturigis lin al koncentrejo de Miranda de Ebro (Burgoso), speciale rezervita por la membroj de la “internaciaj brigadoj”, kaj poste al aliaj malliberejoj.

Li sukcesis survivi tiujn ege malfacilajn jarojn ĝis kiam alvenas nova epoko, en lia vivo kaj en la vivo de la E-Grupo de Bilbao. Iom post iom la esperanta movado renaskiĝis en Bilbao; je la komenco, ĉar ne estis laŭleĝa, kelkaj esperantistoj simple kuniĝis kaj parolis, dum promenas, ĉirkaŭ la “Nova Placo” de Bilbao; en 1957 la E-Grupo povis denove, laŭleĝe malfermi siajn pordojn; tiel ke Eduardo laboris en Madrido kaj revenis al Bilbao nur kelkajn semajnfinojn, li ne povis ĉiutage partopreni la grupan vivon, sed li ne perdis la kontakton kun la esperantistoj de Bilbao.

Post lia emeritiĝo, eblis al li dediĉi pli da tempo al la Grupo; en la jaro 1979 li fariĝis Prezidanto; tamen, jam de antaŭe li apartenis al diversaj estraroj kaj ankaŭ poste; ankaŭ ege aktive (li estis la ĉefa motoro, kune kun Pedro Benedicto) partoprenis en la organizado de la 75-a datreveno de la fondiĝo de la Grupo (1981), kio okazigis kongreseton en Bilbao, kun partopreno de esperantistoj el la tuta Hispanio. Same, lia laboro estis tre grava por la sukceso de la hispana kongreso de la jaro 1989 kaj de la eŭropa (2004), precipe pro liaj demarŝoj ĉe la aŭtoritatuloj.

Dum la lastaj jaroj li partoprenis en multaj kongresoj kaj universalaj kaj hispanaj. Li estis en tiu epoko tutcerte la plej aĝa HEF-ano kaj la plej aĝa partoprenanto en UK. En marto 2013, la Esperanto-grupo de Bilbao organizis omaĝon al li, okaze de lia 100-jariĝo. Lastfoje en marto 2020, okaze de lia 107-jariĝo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]