Miranda de Ebro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Rivero Ebro kaj Ponto de Karolo la 3-a.
Miranda de Ebro
Puente Carlos III Miranda.JPG

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09200 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 35 528  (2021) [+]
Loĝdenso 351 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 41′ N, 2° 56′ U (mapo)42.683333333333-2.9333333333333Koordinatoj: 42° 41′ N, 2° 56′ U (mapo) [+]
Alto 471 m [+]
Areo 101,33 km² (10 133 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Miranda de Ebro
Situo de Miranda de Ebro

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Miranda de Ebro [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Miranda de Ebro estas urbo kaj municipo en la nordoriento de la provinco de Burgos, regiono Kastilio kaj Leono, en Hispanio. Ĝi estas en la plej orienta parto de la komarko Comarca del Ebro (sen kalkuli la eksklavon Treviño), lime kun provincoj Alavo kaj Rioĥo. La loknomo Miranda de Ebro povas esti komprenebla etimologie kiel Rigardejo de Ebro, ĉar ĝi situas ĉe la rivero Ebro, aŭ ankaŭ kiel Gvatejo aŭ Limejo. Ĝi estas la dua plej loĝata urbo en la provinco, malantaŭ nur Burgoso, la provinca ĉefurbo.

Ekonomie temas pri tre industria urbo kaj grava komunikcentro, speciale fervoja.​ Je ĉirkaŭo de radiuso nur de 80 km estas gravaj urboj kiel Bilbao, Burgoso, Logroño kaj Vitorio; kaj je 130 km estas Pamplono kaj Donostio. Miranda estas je 150 km de la landlimo kun Francio.

Situo de Miranda de Ebro en Hispanio

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 101,33 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 35 528 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed male ĝi fakte akiris preskaŭ 30 000 loĝantoj (kvinobligis) el la 1900-aj jaroj.

Ĝi distas 84 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj la municipa teritorio limas kun Santa Gadea del Cid, (Álava), Ribera Baja (Álava), Berantevilla (Álava), Zambrana (Álava), Bugedo, Cellorigo (La Rioja), Galbárruli (La Rioja), Villalba de Rioja (La Rioja) kaj Haro (La Rioja). Resume ĝi limas norde kaj oriente kun la provinco Alavo, sude kun Rioĥo kaj okcidente kun la cetero de la provinco tra la Montoj Obarenes, nome montaro kiu fermas preskaŭ tri kvaronojn de la zono, ĉar ĝi eniras ankaŭ en la najbaraj regionoj.

La loko estas trapasata de la rivero Ebro, kiu dividas la urbon en du zonoj tre diferencaj laŭ antikveco: nome la historia kerno aŭ Aquende (dekstra bordo) kaj la moderna zono aŭ Allende (maldekstra bordo). Krome, en la municipa teritorio alfluas aliaj alfluantoj de Ebro kiel Bayas, Zadorra kaj Oroncillo. De tempo al tempo okazas inundoj de Ebro, ekzemple en 2003, 2008 kaj 2015.

Historio[redakti | redakti fonton]

El Ferepoko estis je nur 3 km de Miranda antaŭromia kaj poste romia setlejo Arce-Mirapérez, kie estus Deobriga, urbo de keltaj aŭtrigonoj konsiderita "mansio" (haltejo, domego) en la Itineraro de Antonino en la ŝoseo konata kiel Iter XXXIV aŭ Ab Asturica Burdigalam (Astorga-Bordozo). En la epoko de visigotoj estis movado de ermitoj kaj reloĝado fare de eŭskoj, kiel atestas la toponimio.

Monumento al Alfonso la 6-a kaj al la foruo.

La plej frua mencio de Miranda de Ebro datas el 757, nome de la Codex Vigilanus, kiu rakontas militekspedicion fare de Alfonso la 1-a de Asturio laŭ la bordo de Ebro. En 840, la episkopo Juan de Valpuesta inkludis Miranda en la diocezon de Valpuesta. Fine de la 9-a jarcento la komarko de Miranda estis en la Graflando de Lantarón. Miranda de Ebro alvenis al la Regno Kastilio en 1076. Alfonso la 6-a por plifirmigi sian povon, donis al la urbo en 1099 la gravan foruon de Miranda de Ebro, same kiel faris ĉe Plencia, Bilbao, Logroño, Castro-Urdiales, Bermeo kaj Valmaseda.

En 1254, Miranda plifortigis sian komercon per la havigo fare de Alfonso la 10-a de rajto por foiro de Majo, kaj en 1332 per la havigo fare de Alfonso la 11-a de la foiro de la Anĝelo. La ponto super la rivero Ebro ekde almenaŭ la 10-a jarcento kun la rajtoj de la foruo helpis la komercan disvolvigon de Miranda el mallonge.

Romanika absido de la preĝejo de la Sankta Spirito.

En la Mezepoko estis grava juda komunumo kaj la urbo ĝuis la protekton de la kastelo, kies restaĵoj ankoraŭ videblas. Tiam estis ankaŭ murego kun naŭ pordegoj. Forta inundo en 1775 detruis la ponton kaj grandan parton de la murego. Nur en 1777, estante reĝo Karolo la 3-a oni konstruos novan ponton super la rivero Ebro.

Ekde la fino de la 13-a jarcento Miranda apartenis al diversaj komunumaroj kun urboj de Alavo kaj Rioĥo, sed ankaŭ kun Burgos, kio rezultis en diversaj konfliktoj kaj plendoj ambaŭflanke; tio pluis ĝis 1742. En la provinca restrukturigo fare de Javier de Burgos en 1822 Miranda eniris en la provinco de Alavo, sed pro plendoj de la urbo Burgos en la restrukturigo de 1833 Miranda revenis al la provinco Burgoso.

Moderna epoko[redakti | redakti fonton]

Dum la Hispana Milito de Sendependigo estis en Miranda la franca armeo dum ioma tempo. Poste la urbo devis gastigi la registarajn armeojn de la nordo dum la Karlismaj Militoj. En la Tria Karlisma Milito, Concepción Arenal estris la Ruĝan Krucon de Zorgo al Militvunditoj, kio estas konsiderata la unua hospitalo de Hispana Ruĝa Kruco.

Trajnstacio de Miranda.

La alveno de fervojo al la urbo en 1862 startigis la modernan disvolvigon de la ekonomio de la zono kaj ekde tiam kaj dum la tuta 20-a jarcento la urbo industriiĝis per industria revolucio; en la stacio de Miranda kunvenis la linioj Madrid-Irún kaj Castejón-Bilbao, kio faris ĝin la plej grava stacio de la nordo de la lando. La 7an de julio 1907, la reĝo Alfonso la 13-a, inter aliaj dekretoj, subskribis la havigon al la urbo de la titolo de "urbo". En 2007, la urbo rememorigis la centjariĝon de la urbodeklaro fare de Alfonso la 13-a.

Dum la Hispana Enlanda Milito en la urbo estis frankisma koncentrejo por militprizonuloj kiu funkciis ĝis 1947, estante la lasta fermita en Hispanio. Dum iom da tempo en ĝi aktivis la Gestapo, partikulare rilate al eksterlandaj prizonuloj. La urbestro Emiliano Bajo Iglesias kaj kelkaj el la demokrataj skabenoj estis mortpafitaj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazaro.

Agrikulturo dekadencas, sed ankoraŭ aktivas por cerealoj, betoj kaj vitejoj. Brutobredado apenaŭas. Estas iom da ŝtonminado por akiri gruzon, sablon, kalkoŝtonon kaj alian konstrumaterialon.

Industrio estas ĉefa enzpezofonto. Miranda de Ebro estas la kvara urbo plej industriigita de la regiono, post la areoj de Valadolido, Burgoso kaj Aranda de Duero.​ En influzono de la urbo estas entreprenoj de nutrindustrio, siderurgio, kaj eĉ pri energio kiel la atomcentralo de Santa María de Garoña kiu fermiĝis en 2013. En aeronaŭtiko gravas la Grupo Aciturri, kiu javas klientojn kiel Boeing, Rolls-Royce kaj Airbus. En la unua duono de la 20-a jarcento oni instalis suker-fabrikon (1925), kaj FEFASA (1948), por produktado de artefaritaj fibroj, kio poste nomiĝis ENCE, dediĉita al paperproduktado. Aliaj entreprenoj estis kemiaj industrioj kiel Montefibre, ELF-Atochen, Reposa, ktp. Pro forta dependo de industrio oni suferis la krizojn de la 21-a jarcento.

La tradicia komerco estis marĝenigita fare de novaj sistemoj kaj entreprenoj kiel E.Leclerc, Inditex, Eroski, Adolfo Domínguez, Mercadona, Burger King, Decathlon ktp. Distrado estis akaparita de la najbara Vitorio. Turismo ne estis tradicia sektoro, sed dum la lastaj jardekoj ege pliiĝis danke al la kultura turismo kaj la geografia situo.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Urbodomo.

Laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 35 528 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed male ĝi fakte akiris preskaŭ 30 000 loĝantoj (kvinobligis) el la 1900-aj jaroj. En la lastaj jardekoj pliigantaj faktoroj estis alveno de enmigrintoj, ĉefe el Bulgario kaj Rumanio kaj de najbaroj el Vitorio serĉe de pli malmultekosta loĝado. La urbo okupas la duan rangon de loĝado en la provinco, malantaŭ Burgoso kaj antaŭ Aranda de Duero. En la regiono ĝi estas la dekunua urbo, malantaŭ Soria kaj antaŭ Aranda de Duero.

Miranda de Ebro havas dek kvar kvartalojn kaj ses submunicipojn, nome la jenaj: Ayuelas, Guinicio, Ircio, Montañana, Orón kaj Suzana. Miranda de Ebro havas du enklavojn en Rioĥo, nome El Ternero, kie oni produktas la nuran vinon kun protektita devennomado Rioja de la regiono Kastilio kaj Leono, kaj Sajuela. Krome estas kiel senhomejoj parto de Cabriana kaj Herrera, kie nun restas nur restaĵoj de salejoj kaj la monaĥejo de Santa María de Herrera.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Arkeologio[redakti | redakti fonton]

  • Deobriga estas la nomo de iama urbo en la arkeologia kuŝejo de Arce-Mirapérez, ĉe vado ĉe la rivero Ebro. Ĝi enahvas restaĵojn de aŭtrigonoj kaj de posta romia urbo. Trans la rivero estas la restaĵoj de Revenga, ebla setlejo de visigotoj, kie nun estas malgranda domaro Arce.​
  • Nekropolo malfruromia (ankaŭ ĉe la rivero Ebro) ĉe Cabriana, asocia al agrikultura vilao, sed tiu apartenanta al la municipo Lantarón (Alavo). Oni trovis aĵojn de terra sigillata, vitraĵojn kaj trezoreton de epoko de Magnencio (350-353 p.K.), grandparte ekspoziciataj en la Muzeo de Burgoso.

Civila arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Ponto de Karolo la 3-a.
  • Ponto de Karolo la 3-a, konstruita en 1777 estre de Francisco Alejo de Aranguren, kun ses arkoj, pilier-bekoj ambaŭflanke kaj du skulptaĵoj de leonoj blazonportantaj ekde 1786, de la alava skulptisto Juan Antonio de Moraza.
  • Urbodomo konstruita en 1788, verko de Francisco Alejo de Aranguren, reviziita de Ventura Rodríguez, de novklasika stilo, kun ĉefa balkonaro ornamitaj pinte.
  • Blazondomoj kiel la Palaco de la Grafoj de Berberana de la 16-a jarcento, kie la reĝo Ferdinando la 7-a, en 1828 ordonis meti katenojn memore de sia restado; la Domo de Urbina, ankaŭ de la 16-a jarcento, kun defendaj turoj.
  • Fervoja stacio, konstruita en 1862 de la angla arkitekto Charles Vignoles.
  • Teatro Apolo, konstruita en 1921, verko de la arkitekto Fermín Álamo, kun historiisma ornamado kiel bustoj ĉe la fenestroj kaj vebetala ornamado. La apuda edifico estas samstila kaj estis unuigita al la teatro post rehabilitigo de 2013.
  • Kastelo de Miranda de Ebro, el kiu oni konservas nur kelkajn muregojn, ekde 2009 rekuperata. Ĝi funkciis ĝis la Karlismaj Militoj.

Religia arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de la Sanktaj Koroj.
  • Preĝejo de la Sankta Spirito, iam konata kiel de Sankta Nikolao, romanika, jam menciita en la Foruo de Miranda de 1099. La pordego kaj la absido estas de la 13-a jarcento kaj la malgranda gotika navo de la 16-a jarcento. Antaŭ la Hispana Enlanda Milito (majo 1936), ĝi suferis damaĝojn kaj post rehabilitigo ĝi ricevis la novan nomon.
  • Preĝejo de Sankta Maria, de la 16-a jarcento, kun stilo inter renesanca kaj malfrugotika.
  • Preĝejo de la Sanktaj Koroj, ĉe la iama Konvento de Sankta Francisko, de la 16-a jarcento, kun baroka sonorilmuro konstruita en 1693.
  • Iama preĝejo de Sankta Johano, nun kaŝita inter malnovaj domoj, en ruino ekde 1875. En interno oni konservas la ĉefajn navojn ormanitaj plurkolore, la baptujon kaj videblaj de ekstere la plurlobajn ojivajn fenestrojn.
  • Preĝejo de Sankta Nikolao, konstruita en 1945, kun tri navoj, absido kaj granda rozo. Interne estas grandaj pentraĵoj sur la muro de la absido fare de Manuel Navarro kaj frato.
  • Preĝejo de Nia Sinjorino de la Anĝeloj, nomita ankaŭ de FEFASA ĉar oni konstruis en 1951, iniciate de la apuda kemia fabriko samnoma, ekster la urba kerno.

Aliaj vizitindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Estas kvar ponto super la rivero Ebro, tri parkoj, botanika ĝardeno en la historia kerno, ĉerivera promenejo kaj lageto Anĝeloj, inter riveroj Bayas kaj Zadorra. Aliaj interesaĵoj estas la Teatro Apolo, la kulturaj centroj, la Muzeo de Miranda en novklasika domego de la 18-a jarcento,

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]