Comarca del Ebro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de la komarkoj de Burgoso. Comarca del Ebro nordoriente en du sektoroj.

La comarca del Ebrocomarca del Valle del Ebro (Komarko de (la valo de) Ebro) estas komarko de la provinco Burgoso en la regiono Kastilio kaj Leono (Hispanio). Ĝi estas nordoriente de la provinco kaj estas trafluata de nordokcidento sudorienten fare de la rivero Ebro. La Montoj Obarenes separas la valon disde la komarko La Bureba okcidente kaj ties ĉefurbo estas Miranda de Ebro. Tiu komarko havas 41 000 loĝantojn proksimume. Apartenas al tiu komarko la Enklavo de Treviño. La sierra de Cantabria, la montoj de Vitorio kaj la montoj Obarenes estas ties naturaj limoj. Estas komarko riĉa je forstado kun ekonomio esence industria. Menciindas ankaŭ la graveco de la vojkrucejoj inter la Centra Altebenaĵo, la valo de Ebro kaj Eŭskio al Francio, kio faras ĝin grava komunikejo kaj ŝosee kaj fervoje.

Estas dek unu municipoj, nome la jenaj: Altable, Ameyugo, Bozoó, Bugedo, Condado de Treviño, Encío, La Puebla de Arganzón, Miranda de Ebro, Pancorbo, Santa Gadea del Cid kaj Valluércanes.