La Puebla de Arganzón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Puebla de Arganzón
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09294
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 552  (2023) [+]
Loĝdenso 29 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 46′ N, 2° 50′ U (mapo)42.766111111111-2.8313888888889Koordinatoj: 42° 46′ N, 2° 50′ U (mapo) [+]
Alto 481 m [+]
Areo 19 km² (1 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
La Puebla de Arganzón (Provinco Burgoso)
La Puebla de Arganzón (Provinco Burgoso)
DEC
La Puebla de Arganzón
La Puebla de Arganzón
Situo de La Puebla de Arganzón
La Puebla de Arganzón (Hispanio)
La Puebla de Arganzón (Hispanio)
DEC
La Puebla de Arganzón
La Puebla de Arganzón
Situo de La Puebla de Arganzón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Puebla de Arganzón [+]
vdr

La Puebla de Arganzón [laPŬEbla dearganZON] estas loĝloko kaj municipo en la nordoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Comarca del Ebro, fakte en eksklavo nomita Enklavo de Treviño, foje nomita per municipa nomo Condado de Treviño, enklavo en la provinco Alavo, Eŭskio.

Dum la tuta 20-a jarcento, la lokanoj petis aligon al la provinco Alavo, Eŭskio, kun kiu sentas sin pli identigitaj. Fakte en ambaŭ municipoj de la enklavo la urbestroj estas de naciismaj eŭskaj politikaj partioj, kio estas unika okazo en la tuta regiono Kastilio kaj Leono kaj de naciismaj politikaj partioj regantaj en teritorioj ekster sia propra devenareo. Fakte la urbestro de La Puebla de Arganzón estas de la naciisma maldekstra partio Euskal Herria Bildu.

Paralele la lernado kaj uzado de la eŭska lingvo, kiu estis tre malofta en la enklavo, dum la lastaj jardekoj pliiĝis.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo.

Ĝia municipa teritorio, formata de loĝlokoj La Puebla de Arganzón kaj Villanueva de la Oca kaj senhomejoj Arganzón kaj San Julián​, okupas totalan areon de 18,87 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 513 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 200 el la 1920-aj jaroj.

Ĝi distas 97 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, sed nur 25 km de Vitorio. La municipa teritorio limas kun Ribera Alta (Álava), Nanclares de la Oca (Álava) kaj Condado de Treviño.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. La Puebla de Arganzón aperis kiel refondo de la iama kerno Arganzón, citita en la jaro 871. La Puebla de Arganzón estis fondita fine de la 12-a jarcento dum landlimaj konfliktoj inter Kastilio kaj Navaro, kaj akiris foruon en 1191.

Ekde la 14-a jarcento La Puebla de Arganzón formis parton de la etenda senjorlando de Velasco, stirpo de Konestabloj de Kastilio, ĝis la 19-a jarcento.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo, la romanika ponto, la murego kaj la kastelo.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]