Saltu al enhavo

Inditex

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Inditex
entrepreno
retailer (en) Traduki
publika kompanio
entrepreno
ĉeno de vestaĵvendejoj Redakti la valoron en Wikidata
Dum 12-a de junio 1985 - nekonata/nuntempe
Jura formo sociedad anónima
Fondintoj Amancio Ortega vd
Ĉefestro(j) Marta Ortega vd
Sidejo Arteixo
Lando Hispanio
Estr(ar)o Pablo Isla Marta Ortega
Dungitoj 161 281 (stato: 2023)
Agokampo teksumaĵo
ISIN-kodo ES0148396007
Posedata de Amancio Ortega vd
filiaj kompanioj Zara Pull&Bear Bershka Massimo Dutti Stradivarius OYSHO Lefties Zara Home vd
Posedataj kompanioj Pull&Bear Massimo Dutti Bershka Zara Home Stradivarius OYSHO Uterqüe Lefties vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Inditex estas granda hispana firmao kaj unu el la plej gravaj dediĉitaj al vestaĵoj. Ĝin konsistigas preskaŭ cent entreprenoj kiuj produktas, disvendas kaj dezajnas. Amancio Ortega estas la fondinto kaj nuna prezidanto de Inditex. Li ankaŭ estas la plej riĉa homo en Hispanio.

Inditex estras pli ol 3000 vendejojn tutmonde kaj havas markojn kiel [Zara], Massimo Dutti, Bershka, Oysho, Pull and Bear, Zara Home, Often kaj Stradivarius. La plejmulto da vendejoj apartenas rekte al Inditex, dum aliaj estas sendependaj kiuj subskribis vendo-licencon. Ĉi tiu firmao estas multfoje prenita kiel modelo de efika administrado. Ĝi faras la tutan kreo-proceson de siaj vestaĵoj kaj disdonas ilin rapide, tial, ke ĝi adaptiĝas al la preferoj de la publiko.

La ĉefsidejo de Inditex situas en Arteixo, urbeto en Galegio en la nordokcidenta parto de Hispanio. Tie granda parto de la varoj estas faritaj. Alia granda centro situas en Elche,konata urbeto en la provinco Alakanto.