Isák

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Isák estas samea-norvega muzikgrupo kiu kantas dulingve, samea kaj angla kaj kombinas joik kun elektronika muziko. La gurpo konsistas el la sameaj muzikistoj Elle Marie Hætta Isaksen, Daniel Eriksen kaj Aleksander Kostopoulos. Isák estas unu el la plej popularaj sameaj muzikgrupoj[1]. La adaptoj kiujn ili faris de la kantoj Máze kaj Elle de Mari Boine igis la grupon populara.

En 2018 la grupo gajnis la sameajn muzikpremiojn (Sami Music Awards) en la kategorio de la plej bona nova grupo[2] kaj partoprenis en la samea muzikfestivalo Riddu Riđđu[3].

En 2019 ili publikigis sian unuan albumon Ealán kun kantoj en la angla kaj norda samea .

En 2021, la dua albumo de la grupo estis publikigita: Roasut (Katastrofoj). La tekstoj de la kantoj, verkitaj de Isaksen, traktas politikajn kaj vivmediajn aferojn, sed ankaŭ amon[4].

Diskografio[redakti | redakti fonton]

  • 2019: Ealán
  • 2021: Ruosut

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (no) Her er de hotteste artistene og låtene i Sápmi, nrk.no, la 14-an de aprilo 2018
  2. (no) Hienerwadel, Bernhard, Enda en pris til Isák, Altaposten, la 11-an de februaro 2018.
  3. (no) Tanja Linnea Eriksen Norbye: Dette er vinneren av NRK Urbi, NRK, la 6-an de februaro 2018,
  4. (nordsamea) ISÁK almmuha ođđa skearru, Sveriges radio, la 29-an de januaro 2021.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Riddu Riđđu

Ulla Pirttijärvi-Länsman, samea-finna muzikgrupo

Multlingveco en muziko

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo de Isák (Isakband.no)

Isák ĉe Discogs