Ilativo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La ilativo estas gramatika kazo, kiu esprimas "movon en certan direkton". Ĝi ekzistas en la finn-ugra lingvaro, kaj en la modernaj orientbaltaj lingvoj, do la litova kaj la latva, dum la lingvoevoluo formiĝis, do komence ne ekzistis en la hindeŭropa lingva fundamento.

En la litova[redakti | redakti fonton]

La ilativo estas unu el la sekundaraj lokaj kazoj en la litova lingvo, ekzemple miškan (en la arbaron), nuntempe tiu ideo tamen plej ofte esprimatas per prepozicia frazero, į mišką (en la arbaron). La ilativo ankaŭ uzatas en abstrakta senco, ekzemple viešumon (en la publikecon).

En la finna[redakti | redakti fonton]

La ilativo ankaŭ en la finna lingvo esprimas "movon en certan direkton", kaj samtempe uzatas en fiksaj proverboj, kaj krome ankaŭ uzatas en infinitivaj formoj de verboj. Kiel ilativa formo de la infinitivo III ĝi - krom la prezencaj aktivaj formoj – esprimas la krome mankan futuran formon de verbo: 'tulen auttamaan' - 'mi helpos'; ankaŭ en kombino kun helpaj verboj kiel 'ruveta' (eki), 'ryhtyä' (proksimiĝi), 'mennä' (iri).

En la sameaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ en la sameaj lingvoj de Laponio ekzistas ilativo, ekzemple en la anar-samea lingvo kiel unu el naŭ kaj en la nord-samea lingvo kiel unu el sep gramatikaj kazoj.

En la estona[redakti | redakti fonton]

Ekzemplo el la estona lingvo estus "majasse" kaj "majja" (en la domon), de la baza vorto "maja" (domo).

En la hungara[redakti | redakti fonton]

La ilativo en la hungara lingvo havas la finaĵojn -ba-be laŭ la vokala harmonio. Ekzemplo estas házba (en la domon).

Paralelaĵoj en aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

En la viena loka dialekto de la germana lingvo aŭdeblas frazoj kiel „Wir fangen jetzt ins lesen an …“ (laŭvorte "ni nun komencas en la legadon..."), kio estas senriproĉa ilativa formo de infinitivo.