Abesivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En lingvistiko la abesivoforesta kazo (mallongigita kiel ABE aŭ ABESS), karitivomanka kazo, kaj privativosenhaviga kazo (mallongigita kiel PRIV) estas nomoj de gramatika kazo esprimanta la mankon aŭ foreston de la markita substantivo. En Esperanto la sama signifo estas esprimata per la prepozicio sen aŭ la prefikso sen-.

La nomo abesivo estas derivita de la latina abesse "foresti" kaj estas precipe uzata ĉe uralaj lingvoj. La nomo karitivo estas derivita de la latina carere "manki" kaj estas precipe uzata ĉe kaŭkazaj lingvoj. La nomo privativo estas derivita de la latina privare "senhavigi".

En afrik-aziaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Somalia lingvo[redakti | redakti fonton]

En la Somala lingvo, la abesivo estas markata per -laa aŭ -la kun forigo de ĉiu krom la unua silabo ĉe iuj vortoj. Ekzemple:

jeceylaa "amo"
jeelaa "senama"
dar "vestaĵo"
dharla'aan "senvestaĵa," t.e., nuda

En aŭstraliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Martutunira lingvo[redakti | redakti fonton]

En la martutunira, la privativo estas formata per du sufiksoj, -wirriwa kaj -wirraa. Ne estas klare kio determinas la konvenan sufikson por ajna situacio.

Parla-wirraa nganarna.
mono-PRIV 1PL.EX
Mankas al ni mono.

En uralaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Finna lingvo[redakti | redakti fonton]

En la finna lingvo, la abesivo estas markata per -tta ĉe malfrontaj vokaloj kaj -ttä ĉe frontaj vokaloj laŭ vokala harmonio. Ekzemple:

raha "mono"
rahatta "sen mono"

Ekvivalenta konstruo eblas per la prepozicio vorto ilman kun la partitivo:

ilman rahaa "sen mono"

aŭ, malpli ofte ilman estas postpozicio:

rahaa ilman "sen mono"

La abesivo de substantivoj estas malofte uzata skribe kaj eĉ malpli ofte parole, kvankam kelkaj abesivaj formoj estas pli oftaj ol la ekvivalentaj ilman-formoj:

tuloksetta "sen sukceso, sen profito"
Itkin syyttä. "Mi ploris sen kialo."

En pli malnova finna lingvo oni uzis la vorton ilman kun la abesivo, ekzemple "ilman rahatta". Nuntempe tia estas konsiderata erara uzo.

La abesivo tamen estas ofte uzata en nominalaj formoj de verboj (formataj per la afikso -ma- / -mä-), kiel puhu-ma-tta "sen paroli", osta-ma-tta "sen aĉeti," välittä-mä-ttä "sen prizorgi:"

Juna jäi tulematta. "La trajno restis sen veno," t.e. "La trajno ne venis."

Ĉi tiu formo ofte povas esti anstataŭigita per la negativa formo de la verbo:

Juna ei tullut.

Fojfoje eblas aŭdi ion, kio estas konsiderata kiel malĝusta uzo de la abesivo en la finna, kie la abesiva kaj ilman-a formoj estas kombinitaj:

ilman rahatta

Estas debato ĉu tion kaŭzas influo de la estona.

En malpli nova finna oni ofte uzis kune abesivon kaj ilman, ekzemple ilman rahatta, sed nuntempe oni ne akceptas tion.

Estona lingvo[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ la estona uzas la abesivon, kiu estas markata per -ta, en kaj la ununombro kaj la plurnombro:

(ilma) autota "sen aŭto" (la prepozicio ilma "sen" ne estas nepra)

Malsame ol en la finna, la abesivo estas ofte uzata en la estona kaj skribe kaj parole.

La nominalaj formoj de verboj estas markataj per la afikso -ma- kaj la abesiva montrilo -ta:

Rong jäi tulemata. "La trajno ne venis."

Talino havas du trinkejojn, kiuj ludas pri la uzoj de la komitativo kaj abesivo, la Nimeta baar (la sennoma trinkejo) kaj Nimega baar (la trinkejo kun nomo).

Skolt-samea lingvo[redakti | redakti fonton]

La abesiva montrilo por substantivoj en la skolt-samea estas -tää-taa en kaj la ununombro kaj la plurnombro:

Riâkkum veäʹrtää. "Mi ploris sen kialo."

La abesiveca nefinita verba formo (konverbo) estas -ǩâni aŭ -kani:

Son vuõʹlji domoi mainsteǩâni mõʹnt leäi puättam. "Li/ŝi iris hejmen sen diri kial li/ŝi venis."

Malsame ol la finna, la skolt-samea abesivo ne havas konkurantan esprimon signifante ies mankon.

Anar-samea lingvo[redakti | redakti fonton]

La abesiva montrilo por substantivoj en la anar-samea estas -táá. La ekvivalenta nefinita verba formo estas -hánnáá, -hinnáá aŭ -hennáá.

Aliaj sameaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

La abesivo ne estas produkte uzata en la okcidentaj sameaj lingvoj, kvankam ĝi povas okazi kiel nememstara morfemo.

Hungara lingvo[redakti | redakti fonton]

En la hungara, la abesivo estas markata per -talan ĉe malfrontaj vokaloj kaj -telen ĉe frontaj vokaloj laŭ vokala harmonio. Fojfoje, ĉe iuj radikoj, la sufikso fariĝas -tlan aŭ -tlen. Ekzemple:

pénz "mono"
pénztelen "sen mono"
haza "hejmo(lando)"
hazátlan "(iu) sen hejmlando"

Estas ankaŭ la postpozicio nélkül, ankaŭ kiu signifas "sen," sed ne estas uzata por foresto de fizikaj lokoj.

Cukor nélkül iszom teát. "Sen sukero mi trinkas teon."
Testvér nélkül éltem. "Sen gefratoj mi vivis."
Eljöttél Magyarországra testvéred nélkül? "Ĉu vi venis al Hungario sen viaj gefratoj?"

En tjurkaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Baŝkira lingvo[redakti | redakti fonton]

En la baŝkira la sufikso estas -һыҙ/-һеҙ (-hïð/-hĭð).

Turka lingvo[redakti | redakti fonton]

La sufikso -siz (variaĵoj: -sız, -suz, -süz) estas uzata en la turka.

Ekz.: evsiz (ev = domo, do sendoma/senhejma), barksız, görgüsüz (görgü = bonmoroj, do malbonmora), yurtsuz.

Ĉuvaŝa lingvo[redakti | redakti fonton]

En la ĉuvaŝa la sufikso estas -сĂр.

Kirgiza lingvo[redakti | redakti fonton]

En la kirgiza la sufikso estas -сIз.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]