Ergativo
La ergativo estas gramatika kazo en la tielnomataj ergativaj lingvoj. Ĝia baza rolo estas montri la gramatikan subjektecon en transitivaj frazoj, do en frazoj, kiuj samtempe ankaŭ posedas rektan objekton. Ekzemplo de ergativa lingvo en Eŭropo estas la eŭska lingvo. En ergativo-lingvo - aŭ pli precize ergativo-absolutivo-lingvo - kutime en ergativo portas kazomarkilon (finaĵo, prefikso, markilvorto), dum la absolutivo estas markita per nul-elemento. La kontrasto de ergativo-absolutivo-lingvoj estas nominativo-akuzativo-lingvoj, en kiuj kutime la akuzativo estas markita per kazomarkilo kaj la nominativo estas markita de nulelemento. En la gronlanda lingvo la ergativo prenas krom la rolo de la subjektomarkilo ankaŭ la rolon de la genitivo.
La distingo inter subjekto kaj objekto
[redakti | redakti fonton]Ekzistas en la homaj lingvoj fakte tri metodoj por marki la esencan distingon inter subjekto kaj objekto: - Nominativo-akuzativo-lingvoj utiligas akuzativon por marki la direktan objekton, dum nominativo kutime estas la nemarkita formo. Tia lingvo estas ekzemple Esperanto. Eblas marki la objektivecon per prepozicio aŭ postpozicio, sed laŭ strikta logiko, tio estas fakte speco de akuzativo. - Vortordo-lingvoj markas la objektivecon, respektive la subjektivecon per strikta vortordo. Tia lingvo estas ekzemple la angla lingvo, en kiu la ordinara vortordo devas esti subjekto - verbo - objekto. - Ergativo-absolutivo-lingvoj utiligas ergativon por marki la subjekton de transitiva verbo. Dum la objekto kaj la subjekto de netransitiva verbo utiligas la absolutivon. Ekzemplo estas la eŭska aŭ la tibeta lingvoj. Fakte ankaŭ ekzistas miksitaj lingvoj. Tiel ekzemple ĉe la pronomoj en la angla lingvo ekzistas ankoraŭ kazoj, dum en la germana lingvo, kiu principe estas kaza lingvoj, tiaj markiloj en kelkaj kazoj fariĝis malklaraj kaj tial vortordo fariĝas rimedo por marki la objektivecon kaj subjektivecon.
Kelkaj hindiranaj lingvoj (ekz. la hindia kaj la paŝtoa) uzas la nominativo-akuzativo-konstruaĵon en la prezenc-tensoj (prezenco, imperfekto, futuro) kaj la ergativo-absolutivo-konstruaĵon en la perfekt-tensoj (perfekto, aoristo, pluskvamperfekto, futuro II). Tio estas pro la funkcio de la participo de perfekto, kiu jam en la sanskrita havis pasivan funkcion ("vidita") ĉe transitivaj verboj kaj - memkompreneble - aktivan ĉe netransitivaj verboj ("irinta"). Tiu sama diferenco ankaŭ estas videbla en aliaj hindeŭropaj lingvoj kiel la franca kaj la germana, kiu formas la perfekton de multaj netransitivaj verboj kun "esti" (laŭvorte "mi estas irinta") kaj tiun de transitivaj verboj kun "havi" ("mi havis viditaj la domojn", ĉar "mi estis vidita" estus pasiva). La hindia anstataŭ uzi la verbon "havi" (kiu ne ekzistas ece de verbo) uzas ergativan konstruon (laŭvorte "de mi estis viditaj la domoj").
Pasiva frazokonstruo
[redakti | redakti fonton]La pasiva frazokonstruo de nominativ-akuzativlingvo fakte similas al la konstruo de ergativlingvo. Do dum la aktiva frazo Petro manĝas panon utiligas akuzativon por marki la objekton, en la pasaiva konstruo La pano estas manĝata de Petro fakte la pano estas la objekto en nominativo respektive absolutivo dum de Petro estas la subjekto markita per prepozicio do kvazaŭ ergativo. Sekvante tiun-ĉi logikon oni nomas ergativlingvojn ankaŭ pasivolingvojn.
Malpasiva konstruo
[redakti | redakti fonton]Evidente konsiderante la supran fakton pri la pasiva konstruo oni povas atendi en ergativlingvoj analogie al la pasiva konstruo de nominativ-akuzativ-lingvoj malpasivan konstruon (ankaŭ nomita antipasiva). Kaj efektive en multaj ergativlingvoj kiel ekzemple en aŭstraliaj indiĝenaj lingvoj tia malpasiva formo ekzistas. Oni same devas atendi, ke en ergativo-abosolutivo-lingvoj formoj kiel kaŭzativo kaj malkaŭzativo devas funkcii inverse kiel en nominativo-akuzativo-lingvoj.[1]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Vidu: Dietrich Michael Weidmann: Das Kausativ und das Antikausativ in der gemischten Plansprache Esperanto (La kaŭzativo kaj la malkaŭzativo en la miksita planlingvo Esperanto), 1989 Weidmann's Mondo-Servo (Ŝafhaŭzo).
|