Eŭropa Bulteno
Eŭropa Bulteno estis la reta revuo de la Eŭropa Esperanto-Unio. Ĝi aperis 2004 ĝis 2020.
Ĝia redaktisto estis Zlatko Tišljar. Teĥnikan redaktadon faris Raymond Gerard (ekde 2010), antaŭe Vesna Obradoviĉ (2008-2010).
Historio[redakti | redakti fonton]
Ĝis marto 2004 la oficiala organo de EEU, Eŭropa Bulteno, aperadis kiel aldonaĵo de la ruslanda periodaĵo La Ondo de Esperanto. Tio tamen iĝis tro kosta por EEU, kaj la somera numero 2004 de Eŭropa Bulteno, (suplemento al la julia La Ondo de Esperanto) estas la lasta surpapera numero. La sekva, septembra numero estis publikigita nur rete.[1]
En la lasta numero de junio 2020, Zlatko Tišljar adiaŭis klarigante, ke lia sanstato ne plu permesas al li aktivi por EEU kaj la bulteno. Li mortis mallonge poste en septembro 2020. Tiu ĉi lasta numero estis dissendita per kelkaj dissendolistoj, sed ne plu enretigita en la retejon de EEU.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]
- Europa Bulteno en la katalogo (arkivo Arkivigite je 2021-12-05 per la retarkivo Wayback Machine kun ĉiuj numeroj inter 199 kaj 2011) de la Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience (Belgio).
- Eŭropa Bulteno numero 111, decembro 2011.
- Eŭropa Bulteno 161 (2016-06)
- Eŭropa Bulteno, n-ro 172, julio-aŭgusto 2017, alirite la 27-an de januaro 2019.
- Eŭropa Bulteno 177, janvier 2018
- Eŭropa Bulteno n-ro 185, oktobro 2018