Komponita nombro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Klasifiko de entjeroj laŭ dividebleco
Formoj de faktorigo:
Primo
Komponita nombro
Pova nombro
Kvadrato-libera entjero
Aĥila nombro
Nombroj kun limigitaj sumoj de divizoroj:
Perfekta nombro
Preskaŭ perfekta nombro
Kvazaŭperfekta nombro
Multiplika perfekta nombro
Hiperperfekta nombro
Unuargumenta perfekta nombro
Duonperfekta nombro
Primitiva duonperfekta nombro
Praktika nombro
Nombroj kun multaj divizoroj:
Abunda nombro
Alte abunda nombro
Superabunda nombro
Kolose abunda nombro
Alte komponigita nombro
Supera alte komponigita nombro
Aliaj:
Manka nombro
Bizara nombro
Amikebla nombro
Kompleza nombro
Societema nombro
Nura nombro
Sublima nombro
Harmona dividanta nombro
Malluksa nombro
Egalcifera nombro
Ekstravaganca nombro
Vidu ankaŭ:
Dividanta funkcio
Divizoro
Prima faktoro
Faktorigo

En matematiko, komponita nombro estas pozitiva entjero, kiu havas pozitivajn entjerajn divizorojn escepte de 1 kaj si. Laŭ difino, ĉiu entjero pli granda ol 1 estas primo aŭ komponita nombro. La nombro 1 estas konsiderata nek kiel primo nek kiel komponita. Ekzemple, la entjero 14 estas komponita nombro, ĉar ĝi estas malkompenebla en 2 × 7.

La unuaj komponitaj nombroj estas

4, 6, 8, 9, 10, 12, 14, 15, 16, 18, 20, 21, 22, 24, 25, ... .

Propraĵoj[redakti | redakti fonton]

Specoj de komponitaj nombroj[redakti | redakti fonton]

Unu el manieroj klasifiki komponitajn nombrojn estas per kalkulo de kvanto de la primaj faktoroj. Komponita nombro kun du primaj faktoroj estas duonprimo. (La faktoroj ne nepre estas diversaj, do ankaŭ kvadratoj de primoj estas duonprimoj.)

Alia maniero klasifiki komponitajn nombrojn estas per kalkulo de kvanto de divizoroj. Ĉiuj komponitaj nombroj havi almenaŭ tri divizorojn. Ĉe kvadratoj de primoj tiuj divizoroj estas \{1, p, p^2\}. Nombro n kiu havas pli multajn divizorojn ol ĉiu x < n estas maksimume dividebla nombro. (La unuaj du ĉi tiaj nombroj estas 1 kaj 2.)

Funkcio de Möbius[redakti | redakti fonton]

En iuj aplikoj, necesas diferencigi inter komponitaj nombroj kun nepara kvanto de diversaj primaj faktoroj kaj tiuj kun para kvanto de diversaj primaj faktoroj. Ĉi tion priskribas la funkcio de Möbius μ.

μ(n)=1 se nombro n ne havas ripetitajn primajn faktorojn kaj havas paran kvanton de diversaj primaj faktoroj.
μ(n)=-1 se nombro n ne havas ripetitajn primajn faktorojn kaj havas neparan kvanton de diversaj primaj faktoroj; ĉi tiu okazo inkluzivas ankaŭ primojn.
μ(n)=0 por nombro n kun unu aŭ pli da ripetitaj primaj faktoroj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]