Vendredojn por la estonteco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vendredojn por la estonteco
socia movadoprojekto
movado por la klimato • junulara movado • school strike • studenta movado • climate strike
Komenco 20-a de aŭgusto 2018 vd
Ideologio

Verda politikonaturprotektismo

Fondinto(j) Greta Thunberg vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Manifestacio de klimatsavemuloj en Bozen en februaro 2019

Vendredoj por la estonteco (angle Fridays for Future[1]) ankaŭ konata kiel lerneja striko por la klimato, preterlasi lecionojn por la klimatoklimata marŝo por pli bona estonteco, estas internacia movado de protestemaj kaj pensemaj lernantoj kaj studentoj. Ili decidis malfrekventi lernejajn lecionojn por povi partopreni en demontracioj en favoro de agoj politikistaj malebligi la tutmondan varmiĝon kaj la klimatan ŝanĝon.[2].

La tuto startis kiam la svedino Greta Thunberg organizis agadotagon protestan antaŭ la parlamento de Svedio portante afiŝon kun la vortoj "Skolstrejk för klimatet" (strikon lernejan por la klimato) en aŭgusto 2018.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭaĵoj[redakti | redakti fonton]

Greta Thumberg en aŭgusto 2018 antaŭ la sveda parlamento

En la 2015-a jaro grupo maldependa da studentoj invitis lernantojn de la tuta mondo malfrekventi la horojn instruajn dum la unua tago de la Pariza Klimatkonferenco de la Unuiĝintaj Nacioj de 2015. En la 30-a de novembro, en la unua tago de la konfereco en parizo, strikego okazis en aliaj 100 ŝtatoj kiun partoprenis pli ol 50 miloj da homoj. Ili koncentriĝis je tri demandoj: 100% da energio mediprotektanta; utiligo de renoviĝanta energio; helpo al rifuĝintoj klimataj kaj malklimataj.

Protestoj unuaj de Greta Thunberg[redakti | redakti fonton]

En la 20-a de aŭgusto 2018 Greta Thunberg[3] havis la ideon malĉeesti en sia lernejo ĉe la preparo de la balotadoj en Svedio pro varmegoj kaj fajregoj malnormalaj okazintaj en Svedio. Ŝiaj protestoj estis en konekso kun peto al la sveda registaro malpligrandigi la elsendon enaeran de karbona dioksido por sekvi la gvidlinioj de la pariza klimatokonsento de 2015. Kun aliaj sampensantoj ŝi ĉiutage sidiĝis antaŭ la parlamento en Stokholmo kun afiŝoj enmane. En la 7-a de septembro, mallonge malpost la balotoj, ŝi deklaris la volon kontinuigi vendrede manifestaciojn ĝis la Svedio plenumu la proponojn parizajn. La moto Vendredojn pro la estoneco finfine allogis ĉiujn teranojn kaj lernejanoj de ĉiuj kontinentoj ekpretis sekvi ŝian ideon de strikado anstataŭ lernado.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Laŭ inspiro de Thunberg amasoj da lernantoj ekstrikis en novembro 2018. En la 15-a de marto 2019 ilia nombro estis jam multe pli grandaj kaj la tago iĝis agadotago en tre multaj landoj de la mondo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Extinction Rebellion

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]