Saltu al enhavo

Shabu shabu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ŝabu ŝabu)
Shabu shabu.

Shabu shabu (japane しゃぶしゃぶ) estas varianto en Japanio de hot pot (ĉina fonduo). La plado estas rilata kun sukijako laŭ stilo, ĉar ambaŭ uzas viandon kaj legomojn tre fajne distranĉitajn, kaj ili kutime estas servitaj kun tremposaŭco. Tamen, ili ege diferencas laŭ gusto: la shabu shabu estas pli gusta kaj malpli dolĉa ol la sukijako. Oni konsideris ĝin vintra plado sed ĝi konsumiĝas la tutan jaron.

Ingrediencoj

[redakti | redakti fonton]

La plado kuiriĝas tradicie kun oksaĵo tre fajne distranĉita, sed la variantoj pli modernaj uzas foje porkaĵon, krabon, kokaĵon, anasaĵon aŭ palinuron. Krom viando de diversaj devenoj, oni povas uzi pli multekostan viandon, kia tiu de wagyū, pro ĝia gusto kaj teksturo pli bonkvalitaj.

La shabu shabu kutime estas servata kun tofuo kaj legomoj, inklude hakusai (ĉina brasiko), foliojn de krizantemo, nori (manĝeblaj algoj), cepo, karoto, fungoj ŝitako kaj enokitake. En kelkaj lokoj ĝi povas esti servata ankaŭ kun udono, moĉio kaj vermiĉeloj harusame.