Sukijako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sukijaki)
Pri la kanto kelkfoje konata sub la nomo Sukijako, vidu la artikolon Sukiyaki (kanto).
Detalo de la sukijakujo.
Sukijako preparita hejme.

La sukijako[1][2] (japane 鋤焼 (すきやき)すき ()スキヤキ, sukiyaki [sɯkijaki]) estas japana plado ene de la stilo nabemono (japana vaporkuirarto).

Ingrediencoj[redakti | redakti fonton]

La sukijako konsistas en viando (normale tre fajnaj pecoj de bovaĵo) boligita surtable, kun tofuo kaj legomoj kaj aliaj ingrediencoj, en malprofunda kaserolo laŭ mikso de sojsaŭco, sukero kaj mirino. Sukijako tradicie estas plado por viando sed nuntempe estas vegetarana versio farita sen viando. Antaŭ manĝi, la ingrediencoj metiĝas en malprofunda bovlo kun nekuirita ovo batita. Je la fino, oni ofte boligas udonon en la kaserolo.

Servo[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale la sukijako estas servita kiel nura plado en la plej malvarmaj tagoj de la jaro kaj kutime troviĝas en bōnenkai, nome japanaj festoj de jarfino. Ofta afero en la japana kuirarto estas ke iu ajn povas sukijaki eĉ tre malmultekosta.

Etimologio kaj historio[redakti | redakti fonton]

La japanlingva nomo de la plado, sukiyaki, laŭlitere signifas “ŝpatrostaĵon”, el la morfemoj (すき) sukiŝpato” kaj (やき) yaki “rost[aĵ]o”, malgraŭ ke oni nuntempe ne uzas ŝpaton por kuiri, nek rostas ion ajn (la plado estas fakte boligita). Unu teorio asertas, ke la plado sukijako devenas de kamparana plado de viando rostita sur ŝpato (malsimile al la nuntempa plado).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vortaro Japana-Esperanta, tria eldono
  2. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: sukijak/o

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]