Sango (kuirarto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Porkosangaj kukoj.
Preta sangokolbasa pasto post hejma buĉado.

Multaj kulturoj konsumas sangon kiel manĝo, ofte en kombino kun viando. La sango povas esti en la formo de sangokolbaso, kiel densigilo por saŭcoj, kiel plekita saligita formo por epokoj de manĝa malabundo, aŭ en sangosupo.[1] Tiu estas produkto el bredbestoj, akirita en loko kaj tempo kie la sango povas flui en ujon kaj esti rapide konsumita aŭ procezita. En multaj kulturoj la animalo estas buĉita. En kelkaj kulturoj, sango estas tabua manĝaĵo.

Konsumado de sango estas malpermesita por judoj kaj islamanoj. Kaj la biblio (Moseo 5; 12,23) kaj la torao (Leviticus 7,26-27) kaj la korano (suro 5,4) enhavas tian malpermeson. Ambaŭ religioj postulas do buĉmanieron, kiu tute elsangigos la beston. La judaj reguloj klarigas detale kiel prepari la viandon por elpreni ĉiun sangon antaŭ la manĝo.[2]

En koraninterpretado (Razi, volumo 2) estas skribita, ke tio necesas, ĉar se la sango restos en la arterioj, ĝi putriĝos tie kaj la viando estos nemanĝebla, la konsumo estos malsaniga.[3] Tio tamen ne pravas, ĉar ankaŭ ĉe kutima buĉado la sango elfluas, eĉ post antaŭa anestezo de la besto.

La nutrotabuo pri sango estas malfacile klarigebla laŭ la kutimaj klarigmodeloj. Laŭ judismo flua sango estas ĉiam malpura, ankaŭ homa sango. Virino estas ekzemple konsiderata malpura sep tagojn post la menstruo kaj devas fari specifan purigritualon. Ankaŭ sangantaj vundoj esta malpuraj. Oni do ne devas vidi aparte la nutrotabuon ĉi tie.

En Hungario kaj aliaj landoj, kiel Argentino, estis ŝatata la manĝaĵo el koagulita porkosango (gajnita dum buĉado), fritita kun cepo. Sangokolbaso estas ofta en multaj landoj. En Paraibo, Brazilo, oni faras dolĉaĵon per porkaĵo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Davidson, Alan. The Oxford Companion to Food. 2a eld. UK: Oxford University Press, 2006., p. 81-82.
  2. Alois Payer: Die jüdischen Speisegesetze
  3. Manfred Goetz: Schächten von Opfer- und Nutztieren