Food, Inc

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Food, Inc. estas usona dokumenta filmo de 2008 reĝisorita de Emmy-Premiito filmofaristo Robert Kenner.[1] La Oskar-nomumita filmo ekzamenas industrian agrikulturon en Usono, konklude ke agrikultura industrio produktas manĝon kiu estas nesaniga, en maniero kiu estas medie damaĝa kaj perforta kaj de animaloj kaj de laboristoj. La filmo estas rakontata de Michael Pollan kaj Eric Schlosser.[2][3]

La filmo ricevis pozitivajn reagojn kaj estis nomumita por kelkaj premioj, kiaj la Oskar-premio kaj la Premio Independent Spirit en 2009, ambaŭ por la Plej Bona Dokumenta Filmo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Severson, Kim. "Eat, Drink, Think, Change." The New York Times. 3a de Junio, 2009.
  2. Biancolli, Amy. "Review: 'Food, Inc.' Not for the Squeamish." San Francisco Chronicle. 12a de Junio, 2009.
  3. Chesterman, Lesley. "A Film That Will Make You Think Before You Eat." Montreal Gazette. 20a de Junio, 2009.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]