Jubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jubo vendata en Kioto, Japanio

Jubo, fabkazeotavolo, fabkazeotukofabkazeorobo, estas manĝvaro farita el sojfaboj. Dum la bolado de sojlakto, en malferma surfaca pato, tavolo formiĝas sur la likvo-surfaco. La tavoloj estas kolektitaj kaj sekigitaj en flavecaj tukoj konataj kiel tohuotavolo. Ĉar ĝi ne estas produktita uzante koaguligilon, ĝi ne estas teknike bonorda tohuo, aliflanke ĝi havas similan teksturon kaj guston samkiel kelkaj tohuoproduktoj.

Tohuo kiun la uzo de tiaj sojtavoloj unue estis dokumentita en skribaj arkivoj en Ĉinio kaj Japanio en la deksesa jarcento. Ĝi estas vaste uzata, freŝa, fermentita, aŭ sekiĝita, en ĉina kaj japana kuirarto.

Kutime, jubo estas vaste uzata ankaŭ en la vegetarana/vegana kuirarto kiel anstataŭanto de viando aŭ fiŝaĵo. Ĝin uzas tiele la budhanaj monaĥoj de antaŭ multaj jarcentoj kaj lastatempe en okcidento de veganoj.