Vinagreto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Tomatokukumosalato kun vinagreto

Vinagreto estas klasika saŭco por salato. Ĝi estas farata per miksado de olivoleo kaj vinagro en proporcio de 3:1. Sekve oni aldonas salon, pipron, freŝajn spicherbojn, tekulereton da mustardo, tekulereton da kaporoj kaj ajlo kaj 2 supkulerojn da mielo.