Spicherbo
Aspekto
Ĉirkaŭ 15.000 manĝeblaj sovaĝplantoj ekzistas en Eŭropo. Spicherboj, kuirejaj herboj aŭ mallonge herboj estas nomataj plantoj, kies folioj, tigoj kaj floroj estas uzataj freŝe aŭ en sekigita formo por spici manĝaĵojn aŭ trinkaĵojn. Ne nepras ke la plantoj botanike estas veraj herboj. Kelkaj plantoj ankaŭ estas staŭdoj aŭ lignoplantoj. Malgraŭ la spicherboj apartenas al la spicoj, oni distingas ilin de la sekaj kaj ofte muelitaj spicoj, el semoj, fruktoj, ŝeloj, radikoj aŭ aliaj plantpartoj. Kelkaj herboj ankaŭ uzeblas en medicino, plej ofte en tradicia aŭ popola medicino (kuracherbo)
La plej konatoj spicherboj estas:
Listo de spicherboj
[redakti | redakti fonton]latina nomo | esperanta nomo | plantfamilio | botanika rimarkoj | kuireja uzo |
---|---|---|---|---|
Pimpinella anisum | anizo | apiacoj | unujara herbo | por spici ruĝan brasikon, ruĝajn betojn kaj bakaĵojn, fari likvoron |
Ocimum basilicum | bazilio | lamiacoj | unujara herbo | por spici saŭcojn, buteron, salaton, tomatojn kaj viandon |
Sarureja hortensis | satureo | lamiacoj | unujara herbo | por spici fazeolojn kaj fabojn, viandaĵojn, terpomaĵojn, kukurbojn aŭ fari teon |
Borago officinalis | borago | boragacoj | unujara herbo | por spici kukumoj, salatoj, fiŝo, ovaĵoj, terpomoj, kazeo, verda saŭco. La floroj estas manĝeblaj kaj servas kiel dekoraĵo. |
Nasturtium officinale | akvokreso | brasikacoj | unujara herbo | por spici salaton |
Anethum graveolens | aneto | apiacoj | unujara herbo | por majonezo, salatoj, vinagro, tomatoj, fiŝaĵoj, kazeo, aneta supo, semoj por tizano |
Dracocephalum moldavica | drakocefalo | lamincoj | unujara herbo | sekigita herbo por kuracteo kaj ungvento |
Lepidium sativum | kreso, kultiva lepidio | brasikacoj | unujara herbo | por salatoj, krudaj manĝaĵoj, al kolbaso, al kazeo, al malvarma viando, ovoj, terpomoj, kiel surmetaĵo al pantranxaĵo, por verda saŭco |
Matricaria chamomilla | kamomilo | asteracoj | unujara herbo | por teo, en medicino |
Tropaeolum majus | tropeolo | tropeolacoj | unujara herbo | kiel salato, kiel krudaĵoj, sumetaĵoj al pano, miksi en kazeo |
Anthriscus cerefolium | cerefolio | apiacojacoj | unujara herbo | en printempa kaj herbaj supoj, en herbbutero, por spici tomatojn kaj fromaĝojn, en omleto, en verda saŭco |
Coriandrum sativum | koriandro | apiacoj | unujara herbo | por spici legomon, salaton kolbason, pastaĵon, panon, enkredienco de kario, por spici konservitaj kukumoj kaj likvoron |
Origanum majorana | majorano | laminacoj | unujara herbo | por spici tomatan saŭcon, kokaĵon, porkaĵon, picon, krudaĵon |
Capsicum annuum | kapsiko | solanacoj | unujara herbo | kiel legomo, salato, al viando (gulaŝo), supoj, saŭcoj |
Portulaca oleraceae | portulako | portulakacoj | unujara herbo | kiel krudaĵo, kaj salato, kuirita kiel legomo (spinacsimila), herbaj saŭcoj, en kazeo |
Calendula officinales | kalendulo | asteracoj | unujara herbo | por teoj kaj ungvento, por natura kosmetikaĵo |
Sinapis alba | sinapo | asteracoj | dujara herbo | junaj ŝosoj kiel kreso, semo por spici acidan legomon, mustardo |
Barbarea vulgaris | barbara-herbo | brasikacoj | dujara herbo | vintra spiclegomo, salato |
Angelica archangelica | angeliko | apiacoj | dujara herbo | freŝaj folioj kaj folitigoj por spici, radikoj kiel teo, likvoro kaj herba brando |
Carum carvi | karvio | apiacoj | dujara herbo | por brasiko, viando, terpomoj, fromaĝo, kazeo, pano, legomo, supoj, salato, likvoro, saŭrkraŭto |
Cochleariea officinalis | skorbutherbo | asteracoj | dujara herbo | aldonaĵoj al salatoj kaj buterpanoj |
Petroselinum crispum | petroselo | apiacoj | dujara herbo | spicherbo por supoj, saŭcoj, legomoj, salatoj, terpomoj, verda saŭco |
Allium sativum | ajlo | liliacoj | aliumo | por spici multajn manĝaĵojn |
Allium cepa var. viviparum | aercepo | liliacoj | aliumo | por salatoj, kazeo supoj kaj viando |
Allium tuberosum | ĉina ajlo aŭ ajla ŝenoprazo | liliacoj | aliumo | kiel ajlo, sed pli malforta ajla gusto |
Allium schoenoprasum | ŝenoprazo | liliacoj | aliumo | por spici supon, saŭcoj, salatoj, kazeo, viando, ovoj, terpomaĵoj, buterpano |
Allium fistulosum | tubocepo | liliacoj | aliumo | multflanka spicplanto |
Inula helenium | inulo | asteracoj | multjara herbo | por fari tizanon |
Arnica montana | arniko | asteracoj | multjara herbo | medicina uzo (tinkturo, ekstrakto) |
Valeriana officinalis | valeriano aŭ katherbo | valerianacoj | multjara herbo | teoj, tinkturoj kaj banaldonaĵoj |
Artemisia vulgaris | artemizio | asteracoj | multjara herbo | por spici grasajn rostviandaĵon, anasaĵon, ŝafaĵon, spici legomojn kaj fungojn |
Symphytum officinalis | oficina sinfito | boragacoj | multjara herbo | medicina uzo |
Satureja montana | monta satureo | lamiacoj | multjara herbo | por spici fabojn kaj fazeolojn, viandaĵojn, terpomojn, kukurbojn, por fari teon, kaj banaldonaĵon |
Origanum vulgare | ordinara origano | laminacoj | multjara herbo | por tomatoj, viando, fromaĝo, supoj, legomo, picoj |
Artemisia abrotanum | abrotano | asteracoj | multjara herbo | al salatoj, saŭcoj, rostaĵo, por fari florbukedon |
Althea officinalis | alteo | malvacoj | multjara herbo | por teo |
Gentiana lutea | flava genciano | gencianacoj | multjara herbo | teo, herba brando, malvarmaj ekstraktoj |
Fragaria vesca | arbara frago | asteracoj | multjara herbo | teo, la fruktoj estas freŝe manĝeblaj |
Artemisia dracunculus | estragono | asteracoj | multjara herbo | al salatoj, kazeo, supoj, saŭcoj, kokaĵo, herba vinagro, herba vino, por acidaj kukurboj, por prepari teon |
Foeniculum vulgare | fenkolo | apiacoj | multjara herbo | la semoj por teo kaj bakaĵoj, freŝaj foloj por spici fiŝaĵon, salatojn kaj saŭcojn |
Sambucus nigra | sambuko | kapriofoliacoj | arbusto | floroj kiel teo, friti la florojn en pasta kovraĵo, fruktoj por preparo de ĵeleo kaj sapo |
Monarda didyma | monardo | lamiacoj | plurjara herbo | teo kaj malvarma trinkaĵo, kuracherbo |
Hypericum perforatum | hiperiko | kapriofoliacoj | arbusto | floroj kiel teo, friti la florojn en pasta kovraĵo, fruktoj por preparo de ĵeleo kaj sapo |
Lavendula angustifolia | lavendo | lamiacoj | plurjara herbo, | junaj ŝospintaj por spici saŭcojn, unupotaĵojn, fiŝo, floroj sekigitaj por odori ŝrankojn kaj prepari tizanon, herban brandon aŭ banejaromon |
Levisticum oficinale | levistiko | apiacoj | plurjara herbo | por aromigi supojn, unupotaĵojn, saŭcojn kaj viandaĵon |
Malva silvestris | malvo | malvacoj | plurjara herbo | tizano kaj gargaraĵo |
Armoricia rusticana | kreno | brasikacoj | plurjara herbo | raspita radiko por spici viandaĵon, fiŝaĵon, kazeon, radikpecoj por spici konservitajn kukurbojn |
Menta sp. | mento | lamiacoj | plurjara herbo | freŝa herbo por spici saŭcojn, supojn, krudaĵon, kazeon, ovaĵojn, trinkaĵojn, por aromi oleon kaj por aromi banakvon |
Sanguisorba minor | eta sangvisorbo | rozacoj | plurjara herbo | junaj folioj por spici salaton, kazeon, ovaĵojn, tomatojn, fiŝaĵon, fari saŭcojn(verda saŭco) |
Rosmarinus officinalis | rosmareno | lamiacoj | rufarbusto | ŝprospintoj kaj folioj por spici viandajn, terpomajn kaj legomajn pladojn, herbovino, herbobrando, tizano kaj por aromi banakvon. Atentu: Ne taŭgas por graveduloj! |
Salvia officinalis | salvio | lamiacoj | plurjara herbo | por spici viandaĵon, fiŝaĵon, supojn, kazeon, tomatan salaton, por fari tizanon, por fari gurgaraĵon. |
Rumex acetosa | rumekso | kapriofoliacoj | pluirjara herbo | por salato, saŭcoj, supoj, fiŝaĵon kaj kazreon, grava inkredienco de frankfurta verda saŭco |
Thymus vulgaris | timiano | lamiacoj | arbusteto aŭ plurjara herbo | por spici kazeon, fungoojn, picojn, viandaĵon, legomaĵon kaj saŭcojn, por fari tizanon, aromigi banakvon kaj fari gargaraĵon |
Thymus x citriodorus | timiano citronaroma | lamiacoj | arbusto | por spici multajn manĝaĵojn, por fari tizanon kaj fari aromajn kusenetojn |
Sedum reflexum | sedo | krasulacoj | plurjara herbo sukulentfolia | junaj ŝosoj kaj folioj kiel salato por spici saucojn kaj herbovinagron |
Galium odoratum | asperulo | rubiacoj | plurjara herbo | por majbovlo, por spici fruktsukojn kaj pomĵeleon, por fari tizanon |
Ruta graveolens | ruto citronaroma | lamiacoj | arbusteto aŭ plurjara herbo | por spici viandaĵon, saŭcojn, supojn, herbovinon kaj herbobrandon.
Atentu: nur uzu etajn kvantojn de ruto. La konsumado de grandaj kvantoj estas malsalubra! |
Artemisia absinthium | absinto | asteracoj | plurjara herbo | aldoni al grasaj viandaĵon kaj unupotaĵojn, poer spici herbovinon,herbolikvoron kaj herbobrandon, por fari tizanon. Atentu: uzu ŝpareme! |
Hyssopus officinalis | hisopo | lamiacoj | arbusteto kaj plurjara herbo | por spici salaton, saŭcojn, fazeolaĵojn, erpomaĵojn, viandaĵojn, sekigita por herbovino, herbobrando, likvoro kaj tizano |
Melissa officinalis | citronmeliso aŭ meliso citronaroma | lamiacoj | plurjara herbo | junaj ŝosoj por spici salaton, kazeon, fiŝaĵon, birdaĵon kaj ĉasaĵon, sekigita herbo por tizano |
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- anonima: Heil- und Geüwrzpflanzen aus dem eigenen Garten. AID-kajero 1192, Bonn/Germanio 1992
- Bültjer, U.: Lexikon der Kräuter und Gewürze, Bassermann-Verlag, München, 2006