Saltu al enhavo

Boragacoj

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Boragacoj
oficina borago (Borago officinalis)
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: asteredoj Asteridae

lamiedoj Lamiidae

Ordo: boragaloj Boraginales
Familio: boragacoj Boraginaceae
Juss. [1]
borago Borago
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ilustracja
Pokrój roślin z rodziny ogórecznikowatych

La boragacoj[2] (latine Boraginaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo boragaloj (Boraginales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 150 genrojn kaj preskaŭ 2700 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas borago[2].

Ili estas moltigaj plantoj (en kontinenta klimato) aŭ arboj, arbedoj (tropike). Ili havas foliojn (kaj tigojn) kun haroj, ofte rigidiĝantaj pro kalkiĝosilikiĝo tiel nomata en kelkaj naciaj lingvoj rasp-foliaj.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (21 jun. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:

*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
**genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.

Kelkaj genroj kun konataj specioj

[redakti | redakti fonton]
  • borago (Borago): specioj estas rigidharaj herboj
  • simfito (Symphytum): specioj de simfito estas plurjaraj herboj kun maldika aŭ iukaze tuberoforma rizomo, ebenrandaj, ofte rigidharaj folioj pli-malpli sukerhavantaj, kun cincine kunmetitaj, tubkorolaj, ofte pendantaj floroj kaj kun kvarpartaj fendofruktoj. Vivas en malsekaj kampoj, arbaroj.
  • heliotropo (Heliotropium): specioj de heliotropo estas herboj aŭ arbedoj kun forte bonodoraj blankaj, purpur-violkoloraj floroj, kiuj turniĝas laŭ la suno. Ili estas ĝardene kaj subvitre kulturataj.
    • Heliotropium peruvianum uzatas en la parfumindustrio
  • ekio (Echium): specioj estas unu- aŭ plurjaraj herboj kaj arbedoj, precipe disvastigitaj en la mediteraneaj landoj, kun nesimetrie funelformaj floroj, aranĝitaj en ofte grandaj cumoj.
    • Echium vulgare (vidu la foton) oftas en sekaj lokoj
  • Eritrichium
  • pulmonario (Pulmonaria): specioj estas malaltaj staŭdoj kun ovolancetformaj, haraj folioj kaj kun funelformmaj, plej ofte ruĝaj aŭ blankaj floroj en cincinoj (pulmoherbo)
    • Pulmonaria officinalis oftas en arbaroj kontinentaj, ĝi havas blankmakulitajn foliojn, ruĝaj florojn, kiuj bluiĝas post la florado. Kuracplanto.
  • miozoto (Myosotis) (vidu la foton): specioj estas unu- kaj plurjaraj herboj, el kiuj la plimulto havas bluajn, radformajn, kvinnombrajn florojn en cumoj. En la blua floro estas flavaj gorĝaj skvamoj (fornices) Ili vivas en arbaroj, marĉoj, agroj.
  • Alcanna
    • Alcanna tinctoria karakterizas la ebenajn, sablajn, kalkajn terenojn. Ĝi havas bluan floron, la rizomo enhavas ruĝigaĵojn.
  • Lithospermium
    • Lithospermium arvensi
  • Onosma: en ties radiko enestas ruĝigaĵo
  • ankuzo (Anchusa) estas unu- kaj plurjara herbo kun funelforma korolo kaj kun raspaj folioj, kiuj inspiris aludon al bovlango en nacilingvaj nomoj.
  • cinogloso (Cynoglossum) estas unu- du- aŭ plurjaraj pli-malpli haraj herboj kun starantaj tigoj kaj lancetformaj folioj (hundolango)
    • Cynoglossum officinale malnova, malbonodora kuracplanto, el kies sekigitaj radikoj oni ricevas substancon por kontraŭtusaj piloloj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]