Oficina borago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Oficina borago
224 Borrago officinalis L.jpg
Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Subdomanio: verda lineo Archaeplastida
Regno: Plantoj Plantae
Subregno: Tracheobionta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Familio: Boraginaceae
Subfamilio: Boraginoideae
Genro: Borago
Specio: Oficina borago
Borago officinalis
L., 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La oficina borago (Borago officinalis) botanike apartenas al la boragacoj (Boraginaceae).

Nomo[redakti | redakti fonton]

La nomo de la genro Borágo devenas de la araba abū 'araq "patro de ŝvito", pro ties kuracoplantaj virtoj.[1]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Oficina borago estas unujara planto, kiu atingas altecon de 75 cm. Ĝiaj folioj havas guston de kukumo. En printempo kaj somero aperas purpurbluaj steloformaj floroj.

Uzado[redakti | redakti fonton]

En la kuirarto estas uzataj la floroj kaj la freŝaj, junaj folioj de la planto. Oficina borago fajnigas ĉefe salatojn, saŭcojn, buterpanon kaj kazeon.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Helmut Genaust. (2012) Etymologisches Wörterbuch der botanischen Pflanzennamen. Hamburg: Nikol Verlagsgesellschaft mbH & Co. KG. ISBN 978-3-86820-149-9., paĝo 103, kapvorto Borágo

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Botanica, Einjährige und mehrjährige Pflanzen, Über 2000 Pflanzenporträts (germane). Tamdem Verlag GmbH. ISBN 978-3-8331-4469-1., paĝo 172, kapvorto Borago
  • Nova PIV, paĝo 166, kapvorto Borago, ĉapitro oficina borago

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]